All articles concerning %name%

Photos | Docs | Articles
    
  • Belega poemo de Kálmán Kalocsay ( = Kolomano)...

    En la elstara retmagazino KARAPACO de nia amiko CEZAR, mi ĵus eltrovis tiun admirindan kaj kortuŝan poemon de Kálmán KALOCSAY ( eo.wikipedia.org/wiki/Kalocsay ). (Prononcu [kaloĉai]) Mi kore invitas vin ofte viziti la paĝaron de CEZAR por malkovi aliajn multegajn belaĵojn!!! Jen la ligo : karapacopanoramo.blogspot.com

  • Pri la lasta romano de TREVOR STEELE

    Jen tre ĝusta recenzo koncerne la lastan romanon de TREVOR STEELE. (el "La Brita Esperantisto")

  • ARTIKOLO DE TREVOR STEELE (el la " ONDO DE ESPERANTO")

    Taŭgan kaj tre interesan vidpunkton pri nia bela lingvo, ni povas legi en la magazino "La Ondo de Esperanto". Tuj post la vizito kaj prelego de TREVOR STEELE en Lillo (Lille, Francio, Nordo), jen teksto por ne malesperi... tute male!!! Elkoran dankon al Nicole, kiu informis pri la ligilo!...

  • NI HELPU AL "VINILKOSMO" KAJ FLO' !

    Post la ĵusa grava detrua fajro ĉe "VINILKOSMO" (vidu la artikolon de "Libera Folio" : http://www.liberafolio.org/ aŭ http://www.ipernity.com/blog/mike59/346658 ) , ni ĉiuj povas helpi kaj kuraĝigi nian amikon FLO' ! Ni povas precipe aĉeti (malmultekostan) elŝuteblan muzikon pere de tiu ĉi paĝo de ĝia mp3-servo : http://www.vinilkosmo-mp3.com/index.php?language=eo&osCsid=48d865731f47b49375e38c019f2538bb

  • NOVA RADIO EN ESPERANTO !!! "MUZAIKO" !!!

    Laŭ informo de Libera Folio, ekestis nova retradio en Esperanto - Muzaiko - kiu intencas elsendi 24 horojn tage . Legu mem: http://www.liberafolio.org/2011/muzaiko-planas-sendi-retradion-en-esperanto-senpauze Kaj vi povas ankaŭ tuj mem aŭdi la novajn elsendojn de Mozaiko: http://muzaiko.info/ Koran dankon al mia amikino Sandra pro la informaĵo!!!

  • PETICIO : ESPERANTO-PAROLANTOJ EN LA MONDO

    Mi ĵus legis en la novaĵoj ĉe "Edukado.net" pri granda peticio por nombrigi la esperanto-parolantojn en la mondo: http://edukado.net/ Dankegon por aldoni vian propran subskribon kaj disvastigi kiel eble plej tiun demandon inter viaj geamikoj ! http://www.thepetitionsite.com/1/esperanto-parolantoj-en-la-mondo/ VIVU ESPERANTO !!!

  • IMPRESIONISTA PENTRAĴO / PEINTURE IMPRESSIONNISTE

    Nuntempe okazas en Parizo almenaŭ du belegaj ekpozicioj koncerne la impresionistan pentraĵon. (En ce moment, à Paris, ont lieu au moins 2 superbes expositions concernant la peinture impressioniste.)

  • SHAKESPEARE / ŜEKSPIRO (English / Esperanto)

    Tiun tekston de Ŝekspiro, mi lernis en la originala angla teksto. Kun granda ĝojo, mi eltrovris la esperantan tradukon en la blogo de BLAZIO. Jen la du tekstoj - por mia propra plezuro kaj ankaŭ la via...mi esperas, eĉ se la priskribo de la homa kondiĉo ne estas vere "optimista", ĉu ne?!!!

  • BV APOGI LA PROPONON DE PUBLIKA BIBLIOTEKO SPECIALIGITA PRI ESPERANTO

    JOAN INGLADA petas al ĉiu, ke ni apogu sian proponon de Publika Biblioteko specialigita pri ESPERANTO en Katalunio. Bonvolu legi lian blogartikolon kaj helpi lin disvastigi la informadon. Jen la ligilo :

  • poeto 寒山 / Hanshan / Malvarma Monto

    Hazarde ekplaĉis al mi unu ilustra citaĵo en iu ĉeĥa libro pri nekonata historio de nia Mondo. Evidentiĝis, ke temas pri unua duono de ĉi-sekva poemo, skribita de Malvarma Monto (寒山, Hanshan ), ĉina zen budhano-monaĥo, eble iklina al taoismo ankaŭ (se uzi nenecesajn etikedojn), kiu foriris vivi al montoj ĝui solecon kaj puran konscion kaj tie gravuris dekojn da poemoj en ŝtonojn aŭ ŝelo de arboj, iam ĉirkaŭ 9-a jarcento, aŭ eĉ pli frue. Hazarde mi eksciis, ke ĝuste al li estas dediĉ…

  • AFRIKA RAKONTO (traduko: lasta versio)

    Mia amiko JOSE de KINŜASA sendis al mi tiun rakonton en la franca kaj petis, ke mi traduku ĝin esperanten. Jen mia teksto... Bonvolu korekti miajn erarojn... Antaŭdankegon pro via altvalora helpo !!! (Jen la nova versio kun multaj korektoj, dank'al CEZAR, MARKUS, MICHAEL kaj MARTIN). Ĝi estas nun KOMUNA LABORO!

  • LA BILDSTRIOJ KIEL LERNOLIBROJ (Michel DECHY)...

    Antaŭ kelkaj semajnoj, mi informis vin pri la nova lernolibro verkita de Michel DECHY... ( BV (re)legi en la franca : http://www.ipernity.com/blog/mike59/251040 ) Oni povas nun aĉeti ĝin al U.E.A. Jen la eta mesaĝo, kiun mi ĵus ricevis : Bildstrioj kiel lernolibroj, La, Michel Dechy , Lerniloj, vortaroj , Michel Dechy , 2010. Lernolibro bazita sur bildstrioj. Kun abundo da informoj, ekzemploj kaj ekzercoj Prezo: 6.00 EUR. Pliaj informoj, reta mendilo : http://katalogo.uea.org?inf=8456

  • COPLA... en castellano/ esperanto/ français

    Me gusta mucho esta "COPLA" en castellano... Aquí está la copla... Luego, he traido escribir sus traduccíones en esperanto así como en francés. Jen estas "COPLA"(= strofo) en la hispana, kiun mi tre ŝatas... Temas pri eta naiva popola poemeto, kiun oni kantas plendvoĉe... Mi unue provis traduki ĝin laŭvorte sed ne plaĉis al mi la rezulto. Fine, mi tradukis ĝin aliamaniere por konservi rimojn kaj ritmon. Ĉu vin plaĉas la rezulto? Mi ankaŭ aldonas mian francan tradukon ... = Voici une "copla" ("Couplet") que j'aime bien. La "copla"correspond à un très court poème populaire en vers souvent naïfs et que l'on chante d'une voix plaintive... J'ajoute aussi ma traduction en français... Le résultat vous plaît?

  • SEN FAMILIO...

    Karaj geamikoj de Ipernity... Bonvolu permesi al mi tiun elkoran inviton... Jam de pluraj monatoj, mia amiko NOEL LECOMTE ade tradukas multajn tekstojn de famaj francaj verkistoj, ĉefe de la deknaŭa jarcento : Daudet, Maupassant, Allais...

  • ESPERANTA REVUO "PENSEO"

    Jen tre interesa kaj belega (senpaga) revuo, kie jam multaj samideanoj de Ipernity kunlaboras! Ni precipe danku al VEJDO !!!

  • JEN MIA PLEJ NOVA VERSIO (traduko) : "TRISTAS JA VENECI' " de Charles AZNAVOUR

    Karaj geamikoj kaj legontoj, Por respondi al demando de amikino, mi provis traduki la francan kanzonon de Charles AZNAVOUR " Que c'est triste Venise". La originalan tekston skribis la franca verkistino kaj aktorino Françoise DORIN en 1965. http://fr.wikipedia.org/wiki/Fran%C3%A7oise_Dorin Mi petas vian indulgon... Mi tute ne estas poeto kaj bedaŭras povi al la originala teksto rehavi nek sian sonorecon kun rimoj nek sian ritmon de ses silaboj, sed precipe sian signifon - tamen mi kiel eble plej konservis la eblecon "kanti" ĝin esperante. Mi tre dankas al TJERI , kiu proponis pli taŭgan titolon. Jen la nova versio kun pli bona traduko. (Hodiaŭ - la 6an de majo - dank'al la taŭga propono de VEJDO, jen nova versio kun alia titolo!) Ne hezitu aldoni viajn komentojn aŭ/kaj proponojn por plibonigi tiun ĉi tradukon. DANKEGON !!!

  • TRADUKO : "NOKTO KAJ NEBULO" (kanzono de Jean FERRAT)

    Jen mia traduko de la kanzono "NUIT ET BROUILLARD" de Jean FERRAT, kiu forpasis la 13an de marto. La teksto temas pri la "Holokaŭsto" (="Shoah") dum la dua mondmilito, kiu kaŭzis la amasmurdon de milionoj da homoj : ĉirkaŭ ses milionoj da Judoj, sed ankaŭ multe da Ciganoj, samseksemuloj, handikapuloj..., eĉ esperantistoj. Estas tute ne kutime elvoki tiun gravan eventon en kanzono, sed Jean FERRAT, kies patro mortis en Aŭŝvico, skribis tiun tekston kaj kantis ĝin ĉar li deziras, ke neniu forgesu... Ĉu vi deziras aŭskulti la francan kanzonon, jen la ligilo : http://www.ipernity.com/doc/mike59/7640572 Mi bedaŭras esti nek poeto nek sperta esperantisto... Dankegon pro via indulgo sed ankaŭ viaj komentoj, viaj konsiloj ... kaj via eventuala helpo por korekti miajn erarojn!!!