All articles concerning %name%

Photos | Docs | Articles
    
  • Sendanĝera Lingvo (aŭ tute nePIVe : Bulŝito)

    Mi estas ĉi-momente leganta fotokopie reproduktitan paĝon el Schwäbischer Schulanzeiger (1936). Temas pri la malpermeso al la membroj de la Nacisocialisma Germana Laborista Partio membri en iu ajn planlingva unuiĝo aŭ asocio. Kaj tio estas ĝenerale prezentata kiel malpermeso de Esperanto mem fare de la nazioj. Iomete fortorde, ĉu ne? Mi proponas enrigardi jenan falteton de la afero: ekzistis ja certopo da esperantistoj, kiuj membris en la Partio, ĉar se ne, kial do la malpermeso?…

  • Casa Rosa aŭ filmo pri la frenezaj esperantistoj...

    www.youtube.com/watch Mi eksciis pri ĝi nur hieraŭ. Neniu el la ruslandaj esperantistoj priparolis ĝin... Strange... Bela kantistino estis murduta dum la kantado en esperantista klubo en 1920aj jaroj. La krimesploron kondukas kelkaj personoj paralele kaj intermalhelpe. La esperantistaro estas montrata tre karikature, tamen meritite. La aŭtoro bone konas la medion. La lanti-istoj, la homaranistoj, la idistoj interbatalas en la lando mem bolanta en la kaldrono de la intercivitana…

  • Ivo Lapenna kaj TOKI PONA!

    slil.ru/28671456 Estas antikva lernolibro de Tokipona en la rusa lingvo. Ivo Lapenna Toki Ponon ne parolis. Tamen mi estimas lin. Kaj finskanis la paĝojn de lia revuo Horizonto. Kien mi alŝutu Horizonton por ke oni (eble eĉ vi) elŝutu ?

  • Esperanto-lernolibro verkita de Saĥarov

    Saĥarov estis centprocenta esperantisto. Li verkis libron de rememoroj, en kiu menciis nenion krom Esperanto. Eĉ la gravaj ŝanĝoj okazintaj en la lando estas menciitaj preterece. Tamen la lernolibro estas mallonga, netediga, bela kaj eble utila. Elŝuteblas de la paĝo : slil.ru/28640379