All articles concerning %name%

Photos | Docs | Articles
    
  • Kondratjev: Granda Vortaro Esperanto-Rusa 2006

    Apud la klasika vortaro de Bokarev intertempe ekzistas multe pli detala kaj ampleksa, moderna Granda Vortaro Esperanto-Rusa (GVER) de ing. Boris Kondratjev el Peterburgo kun laŭdire ĉ. 57.000 enskriboj.

  • Waktu yang tepat – ĝustatempe ...

    La indonezia estas la kvara plej parolata lingvo de la mondo. Bone, ke en 2007 fine kaj ĝustatempe aperis la unua malgranda vortaro Esperanto-indonezia.

  • Plaĉaj vortaretoj el Duŝanbeo

    Firdaus Ŝukurov (nask. en 1947) verkis la probable unuajn vortarojn Esperanto-taĉikan kaj taĉikan-Esperantan . Teknike ili estas plaĉe prezentitaj, enhave temas pri relative simplaj vortlistoj. La taĝika estas variaĵo de la persa kun multaj influoj de la rusa, kiun oni hodiaŭ skribas per cirila alfabeto.

  • GVEĈ - Hron: Granda Vortaro Esperanto-Ĉeĥa 2006

    GVEĈ 2006 certe estas rimarkinda vortaro de Josef Hron . Laŭ sia enkonduko ĝi estas "nuntempe en la mondo la plej granda Esperanta traduka vortaro". Versio 7 enhavas "pli ol 210 mil vortojn", t.e. esperantaj radikoj kaj kunmetaĵoj tradukitaj al la ĉeĥa. Ĝi estas senkoste elŝutebla kiel Excel-dosiero de 49 megabajtoj. Ĝia esperanta parto povas servi - tiel la aŭtoro - ankaŭ kiel bazo de aliaj vortaroj de la tipo eo-xy, anstataŭigante la ĉeĥan per alia lingvo. Ni do iom rigardu ĝin ...

  • Muzikalo kaj koreografio

    John Wells hezitas , ĉu noti " musical muzikalo", ĉar li "renkontis fortan kontraŭopinion el diversaj flankoj, ĉar laŭaserte sufiĉus diri muzikteatraĵo ". Temas pri malbononkla miskompreno. Notu ĝin sinjoro profesoro, nur ĉiam kuraĝe antaŭen kaj ne flankiĝante. Ankaŭ pri "koreografio" vi pravas, pri "danc-arto, -aranĝo" tamen ne ...

  • La savana cervo de l' Ak-prez

    John Wells " ne hezitas esperantigi [iun specion de antilopo] kiel impal/o ", ĉar [1-e] "la nomo ŝajnas esti tute internacia; [2-e] tiel titoliĝas la koncerna artikoleto en Vikipedio ; [3-e] kaj ĝi atingas 154 trafojn en kukolo. [4-e] Cherpillod registris ĝin en sia NePIVaj Vortoj ."

  • La senespera lukto de l' Ak-prez

    La senespere malvastan leksikografian kulturon de John "the List" Wells i.a. montras liaj fieraj "eltrovoj" pri mankoj en PIV 2005. Tute serioze li prezentas al ni la korean lukt-sporton tekvando , kiun li malkovris en Vikipedio .

  • Tra la marĉo de l' Ak-prez

    Komenta akompanado de la vortaro-blogo de John Wells fariĝas pli kaj pli teda. Per preskaŭ ĉiu nova artikolo li montras, ke al li mankas eĉ plej bazaj konoj de esperanta leksikografio. Jen nur la plej "ŝokaj" amatoraĵoj lastatempaj.

  • Kantri-muziko

    Ŝatata terminara diskuto inter esperantistoj estas, kiel esperantigi la uson-devenan muzik-stilon "country" (foje "country and western"). Jen la (kvara aŭ kvina) tiuspeca, ĉi-foje en la Iper-grupo " kiel diri en Esperanto? "

  • Sukurado al Ak-prez

    Lastatempe John Wells miras pri sukuri (doni unuan helpon al vunditoj), kies malavantaĝo estus „ke ĝi ne apartenas al Esperanto kiel mi [Wells] ĝin konas“. Mondo de mirakloj: Ĉu li ne uzas la vortaron de Butler, pri kiu li iam skribis recenzon?

  • La Ak-prez peklas kaj pekas

    Per multaj ekzemploj mi jam montris, ke John Wells estas nur eta fiŝo de la esperanta leksikologio, al kiu mankas eĉ bazaj konoj pri la metio, ties iloj, metodoj kaj historio. La diligenta Pevaĉ’ tamen skribas tiom da diletantaĵoj, ke oni apenaŭ povas sekvi.

  • La ĉarelo de l' Ak-prez

    Ke John Wells, la Prezidanto de la Akademio, ne scias, de kie venas la vorto "ĉarelo" kaj erare nomas ĝin "kreaĵo de PIV2", kaj krome "stulta elpensaĵo de okcidentaj vortaristoj" kaj "nebezonata balastaĵo", jam mirigis min . Ke li ŝajne ne konas la diferencon inter forklift kaj pallet jack , lasas min senspira.

  • NIA KOMUNA E-LIBREJO... NOVA ALDONO... BV ALŜUTI ...

    Karaj geamikoj kaj samideanoj... Vi eble jam scias, ke la e-librejo de Franko Luin ne plu ekzistas rete... Feliĉe, mia amiko Zhang Xuesong kaj mi elŝutis la tutan e-librejon antaŭ gxia malapero... Ne hezitu do! Tiu-ĉi librejo estas VIA librejo... Tiu-ĉi trezoro estas VIA trezoro... Bonvolu helpi min kaj Zhang ...Ĉi-tiuj e-libroj estas komunaj havoj de ĉiuj la esperantistoj! ... Ni savu do kune nian komunan havon!!! Do BV alŝuti ilin kaj disvastigu ilin!!! http://www.ipernity.com/doc/mike59/album/86911 http://www.ipernity.com/doc/deodaro/album

  • De Nepalo al Brazilo: ĉirkaŭ la globo tra la lando de vortaroj - (5) Kroatio

    De Danio ni daŭrigas nian mondvojaĝon al Kroatio. Antaŭ pokaj semajnoj, en decembro 2008, en ties ĉefurbo Zagrebo aperis Granda vortaro Esperanta-kroata / Veliki rječnik esperantsko-hrvatski de Lucija Borčić (naskiĝis en 1921 [!]). Hura!

  • De Nepalo al Brazilo: ĉirkaŭ la globo tra la lando de vortaroj - (2) Nepalo

    De Irano ni vojaĝas al Nepalo. Jen nova Esperanto-vortaro kun revolucia eco: Ĝi aŭtomate estas ligita al difin-vortaro kaj enciklopedio.