All articles concerning %name%

Photos | Docs | Articles
    
  • LA BALDAŬA FINO DE ALIA KOLONELO

    Temas pri Putin, kiel vi eble jam divenis. Jes ja, ankaŭ li estas kolonelo, ĉar havante tiun militistan gradon li forlasis la servon ĉe KGB. Dum la falsigota balotado okazos pluaj protestoj, li uzos la forton kontraŭ la popolo. La granda fino komenciĝos. Kiel dispeciĝis Sovetio, same dispeciĝos Ruslando. Ĉar ambaŭ suferis de la samsama malsano, kaj oni kuracas ambaŭ per la samaj kuraciloj.

  • Freŝega Blago

    Ulo ege sperta en sia fako laboras eksterlande. Li devas funkciigi ion, tamen ŝajne ne ĉio enordas. Li kontrolas kaj rekontrolas. La tempo pasas. Liaj eksterlandaj kolegoj demandas: — Nu, ĉu jam?.. La ulo respondas (kompreneble angle) : — It sucks... La gekolegoj muĝas seniluziiĝinte. — It's sucsessful, korektas sin la ulo. P.S. Ne menciu en via komento la verdan lingvon, por ke mi ne diru, kien oni enŝovu ĝin.

  • unu el la plejaj malbenoj de blogado

    Oni ial ajn legas la plej lastan blogeron kaj ne plu legas la antaŭajn. Se mi iam ajn aperigis unu blogeron tuj post la alia, la antaŭlasta restas nelegota.

  • FM-transsendilo

    Mi vidis ĉe amiko etan aĵon enŝoveblan en la ingeton de iPhone. La aĵo sendadis ondojn al ĉiuj FM riceviloj en la loĝejo. Li regalis min per elsendo en mia lingvo. Hieraŭ mi aĉetis jenan aĵon, kiun oni alligas al la komputilo aŭ io ajn elsendanta sonon. La ondoj same atingas FM-ricevilon. Tamen mia aĉetitaĵo estas multe malpli kapabla. La maksimuma distanco estas 10 metroj. La muroj kaj pordoj ĝenas. Mi pluesploras la eblecojn. Eble post la pliĝustigo de la ondolongoj mi tamen ating…

  • Ivo Lapenna kaj TOKI PONA!

    slil.ru/28671456 Estas antikva lernolibro de Tokipona en la rusa lingvo. Ivo Lapenna Toki Ponon ne parolis. Tamen mi estimas lin. Kaj finskanis la paĝojn de lia revuo Horizonto. Kien mi alŝutu Horizonton por ke oni (eble eĉ vi) elŝutu ?

  • Esperanto-lernolibro verkita de Saĥarov

    Saĥarov estis centprocenta esperantisto. Li verkis libron de rememoroj, en kiu menciis nenion krom Esperanto. Eĉ la gravaj ŝanĝoj okazintaj en la lando estas menciitaj preterece. Tamen la lernolibro estas mallonga, netediga, bela kaj eble utila. Elŝuteblas de la paĝo : slil.ru/28640379