All articles concerning %name%

Photos | Docs | Articles
    
  • Kial ankoraŭ Akademio de Esperanto?

    Akademio de Esperanto
    Antaŭ nelonge konato demandis min sen iu implicita kritiko, sed evidente pro "naiva" scivolemo: "Kial entute ankoraŭ ekzistas AdE niaepoke? En la epoko de Zamenhof, nu bone, pro Ido, sed nun? Kiun funkcion ĝi ankorau havas?" ...

  • MAJSTRA HIPOKRITECO TRA LA RINGOJ

    La Olimpiaj ludoj (kialaĉe oni nomas ilin -ikaj?) montris la hipokritecon de la nuna okcidenta mondo. Oni aŭdis kelkajn skandalojn. Iu grekino malestime nomis siajn malhelhaŭtajn konkurantojn, iu alia, pli precize ties koramiko aperigis ion similan en la reto, kaj la novaĵoj ĉirkaŭiris tra la komunikiloj ktp. Tamen kiam la teamo de Libano rifuzis trejniĝi en la sama ejo kaj samtempe kun la israela teamo, neniu rimarkis, nek rimarkigis tion. Alikaze punebla kaj punenda, la fremdulmalamo ĉi-ka…

  • ePIV fine konsultebla en la reto

    Post iom longa prokrasto, reta versio de PIV fine estas senkoste legebla en interneto. La nuna provizora beta-versio estas tre laŭdinda, tamen lasas ankoraŭ multajn eblojn por estontaj plibonigoj teknikaj kaj enhavaj ...

  • Paĝaro en Esperanto

    Temas pri la paĝaro kiun oni malkovrigis al mi antaŭnelonge: www.kristana-misio-en-esperanto.si/ Troveblas kelkaj vere legindaj verkoj. La kontakto kaj kreado de la persona konto ankoraŭ ne funkcias.

  • 14.000 gazetoj el 120 jaroj

    Pli ol 14.000 periodaĵoj aperis en la unuaj 120 jaroj de Esperanto. Fine vi trovos ilin en la dikega bibliografio de HMM, Budapest 2010.

  • S.E.S. (SOMERA ESPERANTO-STUDADO) 2010

    Jen filmeto, kiun mi trovis en "U-Tube", por prezenti la S.E.S.-on de 2010 (2an ĝis 10an julio) http://www.youtube.com/watch?v=5vga6pwgU6s&feature=player_embedded Ĉar multaj geamikoj ne povas malfermi "U-Tube"-n en sia lando pro malpermeso, mi ĵus aldonis ĝin ĉi-tie por montri al ĉiuj vi la mirindan etoson de la ĉi-jara renkonto en Pieŝtany, Slovakio. (Mi esperas, ke ili povos vidi tiun dokumenton en Ipernity sed tute ne certas!) ... Bedaŭrinde, mi mem ne ĉeestis... sed mi ege esperas partopreni venontjare!!! Tiu estis la tria fizika LERNU! - renkontiĝo : vidu la programon ĉe http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/index.php

  • datreveno de katastrofo fariĝis plua katasrofo ...

    Kondoloncojn al ĉiuj poloj speciale miaj polaj geamikoj ... :( PS: Pri la tragedio bv legi ĉe mia kara pola amiko Irek kiu priskribis la aferon detale

  • Pasporta Servo 2010

    La kutima libreto atingis min la lastan tagon de januaro. Gratulojn kaj dankon al la pretigintoj ! La kovrilo brilas, estas el la pli bonkvalita papero. Tamen per kio neforviŝebla oni surskribu sian nomon? La enhavo estas pli ĥaosa ol antaŭe. Samaj personoj ofte ĉeestas duoble, la duoblaĵoj devenas de la reta versio de PS. Persono gastiganta en Bretonio (Franca ŝtatero) aperas en Berlino, ĉar... naskiĝis en Germanujo. La kvin "ortografioj" de la lingvo internacia videblas ĉu aparte, ĉu…