All articles concerning %name%
Photos
|
Docs
|
Articles
-
LA REKONSTRUOTA LERNEJO
En ĉi tiu ekzakta momento, normale, mi ne estus tie ĉi. Mi devus esti laboranta en publika lernejo de mia urbo, Atibaia, San Paŭlo, Brazilo. Mi ne laboras nun, ankaŭ ne laboros morgaŭ, nek postmorgaŭ kaj tiel same en la venonta semajno. Ne, mi ne estas senlaborulo! Hieraŭ mi laboris ĝis la 23h horo kaj tuj iris al mia hejmo por manĝeti ion antaŭ mia dezirega bezono ripozi sur mia lito ĉar, en la sekva mateno, multe da laboro atendus min, en la privata lernejo kie mi ankaŭ laboras, sed nur…
-
Rapida angla ekzameno! A0 :-)
Antaŭ multe, multe da tempo mi partoprenis la unuan semestron pri angla kurso. En la fino, mi kaj mia kolego estis en la vico de la parola ekzameno kaj li iris unue. Rapide li revenis kaj mi komentis: -Kia rapideco!! Li diris: La instruistino faris nur unu demandon, mi respondis kaj ŝi petis al mi ke mi leviĝu kaj foriru de la ĉambro... ???? - Kion ŝi demandis al vi?? (Scivoleme mi demandis) - " DO YOU SPEAK ENGLISH ?" (Ĉu vi parolas la anglan?) - Kion vi respondis?? - Jes…
-
ESPERANTO - Lingvo Pura?
El SANKTA BIBLIO, malnova testamento, CEFANJA Ĉapitro 3, 8-17 http://www.site-berea.com/c/sb/index.html
-
LA UNUAJ VORTOJ...
En la paĝo de VIKTORO, en la diskutlisto " Esperantaj kursoj en Barcelono ", mi memoris pri la unua fojo kiam mi aŭskultis ion en Esperanto, legu: Pitagorajn Salutojn Viktoro! Danke al Dio kaj al la senlaca laboro de samideanoj, ni, ĉe la ŝtato San Paŭlo, ankaŭ posedas propan sidejon nomata EASP (esperanta asocio de SP). Mi havis la oportunon kontaktiĝi kun esperanto en tiu loko, antaŭ multe da jaroj, kiam mi ĝin aŭskultis en la unua kaj neforgesebla fojo: MI AMAS VIN! . Estis bona elekto…
-
PIV 2005 - Mia kultura investo! :-)
Mi investis iomete pli ol duono de la minimuma salajro en Brazilo, 1/80 de baza nacia aŭtomobilo, 16 kvarfromaĝaj picoj, 310 teleroj da manĝajo en populara restoracio! :-) * Ĉu vi opinias ke la investo valoros apenaŭ? ** Laŭ kia grado vi taksas la gravecon de tia vortaro en nia lernado kaj en nia movado? *** Ĉu vi jam havas aŭ intensas akiri unu?