Keyword: periodaĵo
-
Literatura Mondo legebla en Interreto
Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno ofertas skanaĵojn de niaj plej gravaj fruaj periodaĵoj, i.a. de La Revuo, Esperanto (UEA), Brita, Germana kaj Pola Esperantisto, Lingvo Internacia kaj Literatura Mondo. Sensacie! ...
-
14.000 gazetoj el 120 jaroj
Pli ol 14.000 periodaĵoj aperis en la unuaj 120 jaroj de Esperanto. Fine vi trovos ilin en la dikega bibliografio de HMM, Budapest 2010.
-
Milana InKo
"InKoj - Interlingvistikaj Kajeroj" nomiĝas nova senkosta ret-periodaĵo de la Universitato de Milano, redaktita de doktoroj Gobbe kaj Valore. Temo de n-ro 1 estas " Interlingvistiko kaj Filozofio de Artefaritaj Lingvoj ".