Minosun

Minosun

Posted on 03/02/2008


Photo taken on September 20, 2004



Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

648 visits

Mi spertis ĉinan tradician geedziĝan ceremonion

Mi spertis ĉinan tradician geedziĝan ceremonion
Mi kaj Barboza spektis la ĉinan tradician geedziĝan ceremonion, kiun turistoj povas partopreni. “La bela novedzino” en ruĝa robo ĵetis al mi pilkon el silkaj strioj kaj mi honore fariĝis “novedzo”. Ni ambaŭ unue riverencis al la ĉielo kaj la tero por nupta ĵuro, due al gepatroj de ni ambaŭ, kaj trie unu al la alia. Post trinko de amliga vino kun “novedzino”, mi eklevis ŝian kaptukon kaj montrigis ŝian belan vizaĝon al la spektantoj. Kaj poste ni ludeme kunmanĝis, sen helpo de manoj, la pomon pendantan en aero— estis tre malfacile fari tion kaj la vidantoj kelkfoje eksplodis per laŭta ridego pro mia mallerteco; kaj finfine mi sukcesis kunporti la novedzinon en la nuptan ĉambron. Dum la tuta proceso, mia amiko, Barboza klopodis foti kaj filmi por mi.

Comments
Dorina
Dorina
Tre interese! Dankon, Minosun pro la prezento, ilustrita per la foto. Min tre interesas malnovaj tradicioj - estas bedaurinde, ke tiuj malpliighas. Kaj gratulojn pro la edzigho! :)))
10 years ago.