La Kanto pri fajrruĝa floro
La romanon de Linnankoski, La kanto pri fajrruĝa floro (finne Laulu tulipunaisesta kukasta), tradukis esperanten duopo Kuoppala kaj Jäntti. Fakte Kuoppala financis la eldonadon kaj Jäntti retradukis la romanon. Kuoppala komisiis Jäntti revizii sian tradukon, sed por Jäntti estis pli facile refari la tutan laboron. La eldonejo FEL (Finna Esperanto-Librejo) estis privata entrepreno de Jäntti, kaj jena libro estas ĝia nura eldono libroforma. Jäntti ankaŭ tradukis esperanten la politikan pamfleton de profesoro Antti Eskola , finne Vasen laita lavea. La esperanta nomo estas Vasta la flanko maldekstra. Li multobligis kelkajn dekojn da ekzempleroj, kiujn li vendis dum la SAT-kongreso en Kuopio en 1972. Mia ekzemplero troviĝas en la subtegmentejo de nia somerdometo, kien vintre pro la survoja neĝo mi ne povas iri, tial ne povas aldoni bildon pri ĝi.
Latest comments
–
Subscribe to comments on this doc.