Lernolibro de Setälä, 4.a eldono 1924
En la komenco de la antaŭa jarcento esperanto furoris en Finnlando. La unua eldono de Esperanta Legolibro de Setälä aperis 1917, eldonkvanto 3000 ekz. La dua eldono 1919 - 5000 ekz. La tria en 1921, 5000 ekz. Kaj la kvara, kies kovrilo estas en la bildo, aperis 1924, tre verŝajne ankaŭ ĝia eldonkvanto estis tiu 5000. Mi posedas la unuan kaj la kvaran eldonon, la unua ne estis ilustrita, sed la kvara jes. Eble ankaŭ la unua kaj la dua. En la libro troviĝas ekz. tre ĉarma bildo pri "La Esperanto-Oficejo en Helsingforso". (En Finnlando tiutempe loĝis ĉ. 3,4 milionoj da homoj)
Latest comments
–
Subscribe to comments on this doc.
Fernando Maia Jr. says:
Ĉu tiu legolibro estas tute en Esperanto? Vi skribis en la titolo "Lernolibro", do ĝi ne havas nur literaturan celon, sed ankaŭ didaktikan, ĉu? Kaj en la antaŭlasta linio, kie oni legas "Eble ankaŭ unua kaj dua", eble vi celis "dua kaj tria"? :)
Pietari Virtanen says:
- Mi korektis la eraron, dankon.