En jena bildo troviĝas la lernolibro far magistro Vilho Setälä el 1917. Mi jam havis la unuan eldonon, sed vizitante la najbaran urbon Jyväskylä mi trovis tian, en kiu estas kunbinditaj la lernolibro kaj la vortaro. La libron iam posedis Aarne Lundström, ĉu konata al iu?
Esperanto-Asocio de Finlando ( EAF) ... -
Finna Laborista Esperanto-Asocio. Fond. 1923 de V. J. Kostiainen, O. Laukkanen, H. Koivu, A[arne] Lundström k a. Laŭ ĝia propono la socialdemokrata partia kongreso en 1930 akceptis rezolucion pri Esperanto, sekve de tio ekz. la partiaj gazetoj devas publikigi propagandajn artikolojn. Prez. Kostiainen, sekr. Lundström, ceteraj estraranoj: Edv Manner, Tuomas Vanhala, John Vainio. -
Esperanto-Ligo de Finnaj Instruistoj ... -
Esperanto-Societo de Finnaj Fervojistoj. ... -
Esperanto-Instituto de Finnlando. Fond. 1921 de EAF. Enspezoj: ŝtata subvencio, kurspagoj, perado de literaturo, gazetoj ktp. Elspezoj: luo por kontoro, honorarioj, preskostoj ktp. En 1923 estis fondata Subtena Societo de Instituto, al kiu aliĝis ĉiuj Esperanto-societoj en Finnlando, kiuj elektas la estraron de Instituto. Estraro: Tamminen, Kostiainen, Mikkola, Lundström, Hj. Lillqvist, direktoro de post la fondo Setälä. Ĉiujare kursoj. Post ekzameno diplomoj: 24 superaj, 163 elementaj, 14 provizoraj 2 skoltaj, 8 korespondaj. Plej multajn kursojn de la Instituto gvidis Huuskonen, unua faka Esperanto-instruisto en Finnlando.
Do el la laborista (socialdemokrata) Movado, tie sekretario kaj kiel kutime pro tiu funkcio ties reprezentanto en la estraro de la Esperanto-Instituto.
Jes, absolute, Pietari. Kaj ni estu kaj estas danka, ke vi donacis al ni lian aŭtografon. Strange ke la libro venis al bukinisto (kie mi antaŭ nelonge legis tiun vorton?), do al brokantejisto.
Bernardo says:
Societoj
Esperanto-Asocio de Finlando ( EAF) ... -
Finna Laborista Esperanto-Asocio. Fond. 1923 de V. J. Kostiainen, O. Laukkanen, H. Koivu, A[arne] Lundström k a. Laŭ ĝia propono la socialdemokrata partia kongreso en 1930 akceptis rezolucion pri Esperanto, sekve de tio ekz. la partiaj gazetoj devas publikigi propagandajn artikolojn. Prez. Kostiainen, sekr. Lundström, ceteraj estraranoj: Edv Manner, Tuomas Vanhala, John Vainio. -
Esperanto-Ligo de Finnaj Instruistoj ... -
Esperanto-Societo de Finnaj Fervojistoj. ... -
Esperanto-Instituto de Finnlando. Fond. 1921 de EAF. Enspezoj: ŝtata subvencio, kurspagoj, perado de literaturo, gazetoj ktp. Elspezoj: luo por kontoro, honorarioj, preskostoj ktp. En 1923 estis fondata Subtena Societo de Instituto, al kiu aliĝis ĉiuj Esperanto-societoj en Finnlando, kiuj elektas la estraron de Instituto. Estraro: Tamminen, Kostiainen, Mikkola, Lundström, Hj. Lillqvist, direktoro de post la fondo Setälä. Ĉiujare kursoj. Post ekzameno diplomoj: 24 superaj, 163 elementaj, 14 provizoraj 2 skoltaj, 8 korespondaj. Plej multajn kursojn de la Instituto gvidis Huuskonen, unua faka Esperanto-instruisto en Finnlando.
Do el la laborista (socialdemokrata) Movado, tie sekretario kaj kiel kutime pro tiu funkcio ties reprezentanto en la estraro de la Esperanto-Instituto.
Pietari Virtanen says:
Bernardo replies: