Ankaŭ mi posedas ambaŭ eldonojn, sed la kovrilo de la unua aspektas iomete malsimila: mankas la stelo, la horizontala streko estas nur duone tiom longa kaj la vorto “Sanakirja” estas skribita kun komenca grandlitero. Strange. La vortaro estas fidinda kaj plu uzebla, kvankam kompreneble mankas multo moderna kaj enestas vortoj jam arkaikaj. Ekz. kamelikurki = ‘struto’, sed ankaŭ nälkäkurki = ‘struto’!
La kovriloj de ambaŭ libroj estas el tolo (kluuttikangas). Ĉu ankaŭ la viaj? Eble la kovriloj diferencis depende de la materialo? Ĉu vi eble posedas ankaŭ la vortarojn 1906 de Anttila? Mi ne.
Poste mi trovis, ke mi havas du ekzemplerojn de la unua eldono. Unu el ili havas la saman tekston kiel via, sed la kovrilo estas verda, samkolora kiel la dua eldono. La enhavoj ŝajnas absolute identaj, do nur la kovrilo ebligas distingi la versiojn.
Ankaŭ mia ekzemplero estas tole bindita. Mi fotis ĝin:
Ĉar ankaŭ Slavik (kiu bonege lernas la finnan) legas ĉi tion, mi eble precizigu unu aferon en mia ĉi-supra komento :) Neniu el la finnaj vortoj tie montritaj estas nuntempa traduko por “struto” (la ĝusta estas strutsi, iom langorompa por finno). “Kamelikurki” (kamel-gruo) estis uzata en malnova traduko de Biblio, “nälkäkurki” (malsat-gruo) povas plu esti ŝerce uzata pri malfortike malgrasa kaj alta homo.
Posted 9 months ago.
(
permalink
)
Harri Laine edited this comment 9 months ago.
Harri Lainepro says:
Pietari Virtanen says:
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Harri Lainepro replies: