Najbaraj garoloj ofte vizitas nian ĝardenon kaj ŝatas sidi sur nia tapiŝstango.
Ĝis nun en nia ĝardeno nestis jenaj birdoj: babilemaj silvioj (en heĝo), grizaj muŝkaptuloj (en murtruo), kamphirundoj (en duonaperta nestkesto), merloj (sur lampo super enirpordo), grandaj paruoj, lazuraj paruoj (en nestkesto), paseroj (ili faras nestotruojn en polistireno malantaŭ pluvtubo), pigoj (sur piceo), ringokolomboj (sur piceo), sturnoj (en nestkesto), turkaj turtoj (sur piceo).
Vizitis nian ĝardenon ankaŭ kampopaseroj, najtingaloj, frugilegoj, garoloj, kornikoj, krucbekuloj, longvostaj paruoj, monedoj, nuskrompuloj, pegoj, sitoj, verdaj fringoj. Lastvintre akcipitro manĝis en nia ĝardeno kolombon (senplumigado daŭris tutan horon).
En nia ĝardeno vivas multaj helikoj. Dum kelkaj jaroj loĝis ĉe ni erinaco. Nokte nian ĝardenon vizitas mustelo.
Send a message
Search for members


