8 comments
703 visits
Jen mia unua provo traduki de la hispana lingvo komikson. Ĝin verkis Paco Alcázar por "El Jueves", kaj la ĉefrolulo nomiĝas "Silvio José". Mi bezonis pli ol 3h por meti la tekston pli malpli en ĝustan lokon, per Skribus.
597 visits
Jen, la ekrano aspektas multe pli kontrasta, ĉu ne? Ŝajne tiel fotas la aparaton la vendistoj, por montri fotaĵojn de ĝi. ;)
554 visits
Por la diskutejo Ekonomio. openclipart.org/media/files/ArtFavor/888
536 visits
Sur la ekrano, interne de la plastika kovro, jen aperas la mikroonda anteno por la kutimaj senkablaj retoj de IEEE 802.11, kiel kutime, kun iom amuzetaj formoj. Atentu la malgrandegan grizan kunaksan kablon, kiu venas de la retkarto. Mia retkarto povas…
498 visits
Jen la Ruĝa Libro de OpenGL, kun tre malgrandaj literoj (de A4 pdf kun ne malgrandaj literoj originale). Mi legas ĝin, do la teksto perfekte legeblas. La dimensio de la fotaĵoj en ipernity ne permesas tion distingi, mi vidas.
481 visits
Vi povas distingi la kontraston inter la du, por sama paĝo. Tamen konsideru ke la homa okulo adaptiĝas al tio, kion ĝi rigardas. Pli facilas legi solan Reader, ol legi ĝin apud libro. :)
1 comment
461 visits
Mi kreis ĉi aparaton la lastan ĵaŭdon. Mi ĝin konektas al la soneliro de mia komputilo, kaj mi povas elekti kvar vojojn por la sono. En la kvar konektingoj mi havas almenaŭ laŭtajn audigilojn, personajn orelaŭdigilojn, kaj baldaŭ havos FM-sendilon.
1 comment
454 visits
Rimarku, per kio mi tenas la fadenon - propaganda revueto faldita. :)
2 favorites
2 comments
452 visits
Tion mi lernis de iu vegetarano en Pollando (kies nomon mi ne memoras). Oni aĉetas sekajn sojaĵojn, boligas ilin, kaj poste ilin fritas. Mi tute ne konsideras min vegetarano, do iom da spica viando akompanas.
419 visits
Jen, mi uzis kablon kaj internan konektilon de muso, por konekti mian DB9 komputilan serian pordon al tiu stranga de la Sparc komputilo. Mi devis fari ponteton (per malalta rezistilo) inter du konektoj ĉe la serilinia konektilo, por ke la komputilo ŝaltiĝ…
380 visits
Ĉu vi ne povis kompreni kial dentopastujo elirigas paston kun belaj koloraj bendoj? Mi tranĉis nur la kovron, ne la internan tubon. Apud la interna tubo estis dika tavolo de bluaĵo. Ĉio cetera, blankaĵo. Je premo, apud blankaĵo tra truetoj perfekte eliris…
339 visits
Ĝi ĉesis funkcii pro varmiĝo. La maldika filtro kiu protektis la plej videblan (kaj gravan) ventumilon aĝe detruiĝis, kaj la restaĵoj bremsis tiun ventumilon. Mi kreis novan filtron per maldika tavolo de flavo-verda frotilo de manĝilaro.