|
Lluís's docs |
Launch the slideshow |
Sony PRS 505 kompare al libro
Vi povas distingi la kontraston inter la du, por sama paĝo. Tamen konsideru ke la homa okulo adaptiĝas al tio, kion ĝi rigardas. Pli facilas legi solan Reader, ol legi ĝin apud libro. :)
|
Sony PRS 505 kun malgrandaj literoj
Jen la Ruĝa Libro de OpenGL, kun tre malgrandaj literoj (de A4 pdf kun ne malgrandaj literoj originale). Mi legas ĝin, do la teksto perfekte legeblas. La dimensio de la fotaĵoj en ipernity ne permesas tion distingi, mi vidas.
|
Sony PRS 505 sub fotila fulmo
Jen, la ekrano aspektas multe pli kontrasta, ĉu ne? Ŝajne tiel fotas la aparaton la vendistoj, por montri fotaĵojn de ĝi. ;)
|
Anteno 2.4GHz de mia tekokomputilo
Sur la ekrano, interne de la plastika kovro, jen aperas la mikroonda anteno por la kutimaj senkablaj retoj de IEEE 802.11, kiel kutime, kun iom amuzetaj formoj.
Atentu la malgrandegan grizan kunaksan kablon, kiu venas de la retkarto.
Mia retkarto povas…
|
Son-disvojigilo
Mi kreis ĉi aparaton la lastan ĵaŭdon. Mi ĝin konektas al la soneliro de mia komputilo, kaj mi povas elekti kvar vojojn por la sono. En la kvar konektingoj mi havas almenaŭ laŭtajn audigilojn, personajn orelaŭdigilojn, kaj baldaŭ havos FM-sendilon.
|
Ekonomia piktogramo
Por la diskutejo Ekonomio.
openclipart.org/media/files/ArtFavor/888
|
Lasera printilo
Ĝi ĉesis funkcii pro varmiĝo. La maldika filtro kiu protektis la plej videblan (kaj gravan) ventumilon aĝe detruiĝis, kaj la restaĵoj bremsis tiun ventumilon.
Mi kreis novan filtron per maldika tavolo de flavo-verda frotilo de manĝilaro.
|
Interno de dentopastujo
Ĉu vi ne povis kompreni kial dentopastujo elirigas paston kun belaj koloraj bendoj? Mi tranĉis nur la kovron, ne la internan tubon. Apud la interna tubo estis dika tavolo de bluaĵo. Ĉio cetera, blankaĵo. Je premo, apud blankaĵo tra truetoj perfekte eliris…
|
Sojaj sekaĵoj
Tion mi lernis de iu vegetarano en Pollando (kies nomon mi ne memoras). Oni aĉetas sekajn sojaĵojn, boligas ilin, kaj poste ilin fritas. Mi tute ne konsideras min vegetarano, do iom da spica viando akompanas.
|
Cima tornistro
Jen, la dekstra cimo (kun CMOS memoro de Sparc komputilo) havis tornistron kun baterio kaj parto de la memoro. Mi devis tre delikate trabori la konektan parton de la du elementoj por tien luti pilingon de 3.3V CR2032 baterio. Ĝi anstataŭis la elektran pro…
|
Malnova Sparc komputilo uzata tra seria konekto
Jen, mi uzis kablon kaj internan konektilon de muso, por konekti mian DB9 komputilan serian pordon al tiu stranga de la Sparc komputilo. Mi devis fari ponteton (per malalta rezistilo) inter du konektoj ĉe la serilinia konektilo, por ke la komputilo ŝaltiĝ…
|
|
Thumbnails • Medium • Large
Latest docs of Lluís
–
Photos
|
Audios
|
Videos
|
All the docs