
Artistoj 100a UK Lille2015
Vjera kantos siaj proprajn kantojn, vendrede 31an
Vendredon 31an de julio je la 12:00
en MAS
VJERA
KANTISTINO-FABELISTINO
VJERA ludas gitaron, kantas, verkas, komponas kaj rakontas fabelojn.
« Mi imagis mondon en miaj kanzonoj, kaj tiu mondo estas plektita per
fabeloj kiujn mi legas de longa tempo. Plaĉas al mi kanti rakontojn, imagi
ilin sone, kaj elvoki la tri grandajn temojn vivantajn ene de mi : la amo, la
tempo, kaj tiuj nevideblaj ligiloj kiuj unuigas nin, sed kiuj ni ne ĉiam
identigas kaj ne ĉiam akompanas per vortoj: la interhomaj rilatoj ».
Ŝi komponas kanzonojn en le franca kaj kelkfoje rekte en esperanto.
Tatiana kantos kun piano akompano siajn komponaĵojn, Ĵaŭde 30an
Ĵaŭdon 30an de julio je la 11:00
en MAS
TATIANA
Tatiana naskiĝis kaj ricevis sian edukadon en Rusio. Loĝanta en Francio de 20 jaroj, ŝi estas profesoro pri piano kaj faras muzikintervenojn en bazaj lernejoj.
Paralele ŝi verkas kaj komponas kantojn kun piano-akompano tiom en la rusa kiom en esperanto.
Ŝi malkovris esperanton por unuafoje en sia naskiĝurbo, Elets en Rusio kiam ŝi estis 20 jaraĝa, kaj ofte partoprenas al proponitaj artaj programoj kaj vojaĝoj.
Ŝi tiam malkovrigas popularajn kantojn en esperanto kaj siajn proprajn kaj originalajn komponaĵojn .
Ŝi membras al AIS Sanmarino, UEA kaj Esperanto-France.
Anjo Amika koncertos marde 28an
Mardon 28an de julio je la 15:00
en MAS
Anjo Amika
Anjo Amika komencis kanti en Esperanto en la jaro 1984, dum la Internacia Korusa Renkontiĝo, en Pisanica.
Poste, ŝi estis invitia kanti al diversaj Esperanto-aranĝoj.
Dum jubilea UK en Varsovio, Anjo partoprenis la serion "Ni serĉas talentojn", kie ŝi ricevis la unuan premion.
En la sekvontaj jaroj, ŝi daŭre partoprenis Esperanto-aranĝojn, donante koncerton
Ŝia unua kasedo "Por vidi la mondon", havis grandan sukceson dum la UK en Vieno, en 1992.
Post du jaroj, Kooperativo de Literatura Foiro aperigis kasedon kun Anjo, kie ŝi kantas religiajn kantojn.
La kasedo estis reeldonita en 2002.
Samjare la sama eldonejo eldonis KD-n "Bela Revo, kun 19 kantoj.
Kvar kantoj estas spekteblaj/aŭskulteblaj en Jutjubo.
Anjo Amika estas preparanta novan projekton, el kiu estos aŭdeblaj dum ŝia koncerto la 28an de julio 2015, sur MAS-scenejo ekde la 15h00, al kiu ŝi bonvenigas kaj atendas ĉiujn".
Koncerto de popolaj kantoj kaj muziko kun FLOrante, Marde 28an
Mardon 28an de julio je la 17a
en MAS
FLOrante
La teAmo FLOrante fondiĝis en marto de la jaro 2015 el tri spertaj, sed junaj popolmuzikistinoj, kiuj muzikas mondomuzikon, vivas en la bela urbo Szeged kaj aktivas en la Segeda Esperanto-Rondo kaj Societo Julio Baghy.
La anoj de la teAmo: Anett Garamvolgyi (kobzo, kantado), Fruzsina Hodi (drumo, kantado)
Csenge Monori (violono)
La muzikon oni povas vicigi al la kategorio "mondomuziko". Ili uzas la fonton de hungara kaj najbarlanda popolmuziko. La tekstoj de la kantoj estas popolkantoj, kaj la tradukadoj de la famaj poetoj eĉ siaj verkoj.
Do, la celo de la teAmo FLOrante estas ekflorigi la valorigan popolmuzikon, helpe de Esperanto, kaj konigi larĝnivele Esperanton verkante, muzikante, florante originalan mondomuzikon.
Ralph Glomp - Ŝlagra koncerto lunde 27an
Lundon 27an de julio je la 15:00
en MAS
Ralph Glomp
Jen venas Glomp!
Ŝlagro-ĉielo plenplene de (dis-)harmonio
La germana kantisto Ralph Glomp el Hamburgo prezentas sian ŝlagro-ĉielon kun multe da muziko kaj humuro.
Dum sia spektaklo li analizas la temon ofte uzitan en kantoj: kunekzistado de viro kaj virino.
Luno klaŭnos dum UK... sursceneja spektaklo en MAS dimanĉe 26an
Dimanĉon 26a de julio je la 17:00
En MAS
Klaŭnino LUNA
Maria Simões estas mult-artistino. Klaŭnino, teatro- kaj kino-direktorino, sonĝulino, edukistino kaj semistino. En Acoroj, antaŭ 10 jaroj, ŝi fondis la kulturan kooperativon “Descalças” (Nud-piedulinoj). De 2003, ŝia klaŭnino Luna (Luno), nomadumas ĉirkaŭ la mondo, surstrate kaj en spektaklo-haloj. Kun “Utopio” – ŝia lasta senvorta peco, ankaŭ disponebla por internacia turneo – festis 20 jarojn de kariero. Ŝi kredas en feinoj kaj profunda amo.
Luna prezentos "La atendo"-n en MAS kiel sursceneja spektaklo
Sed vi renkontos ŝin surprise dum la kongreso en diversaj lokoj ...
ŝi gajigos vin ..
JUNAJ VOĈOJ dancos kaj kantos popajn kaj popolajn kantojn, Dimanĉe 26an, marde 28an kaj vendrede 31an
Dimanĉon 26an je la 16:30 - Mardon 28a je la 14:00 kaj vendredon 31an je la 11:00
en MAS
Junaj voĉoj
Junulara ensemblo JUNAJ VOĈOJ ekzistas ĉe Urba Kulturcentro en Nowy Sącz, gvidata muzike de Irena Górowska. De kelkaj jaroj nia Esperanto Klubo, aganta ĉe la sama Kulturdomo, enkondukis en ilian repertuaron ankaŭ kantojn en esperanta lingvo. Pli aĝaj ensembleanoj jam ĉeestis eksterlandaj esperantistaj aranĝoj kun granda sukceso, sed post maturiĝo de kantistinoj (nune ili havas 20-24 jaroj) - la vivsortoj disigis ilin kaj nune nur hazarde ili povas servi kiel "nia ensemblo". Tial estis komencita konstruado de nova, multe pli juna ensembleto, kiu donas esperon de ĝia uzado almenaŭ ĝis maturiĝo de nunaj, 15-jaraĝaj gekantistoj. Ili estas komence de sia arta vojo, maje 2015 prezentiĝis la unan fojon internacie en Herzbergo kaj nune, dum UK sur M.A.S., iliaj 3 Koncertoj kun la titolo "FREŜIGA VENTO el MONTARO" fariĝas por ili grandega ŝanco allogi publikan atenton kaj simpation...
Gijom Armide, piano-kanto koncerto sabate 25an
Foto: Sjoerd Bosga
Sabaton 25an d e julio je la 17:00
en MAS
Gijom’ Armide
Gijom' Armide pianludas kaj kantas en Esperantujo ekde 2009. Sur sceneje ri prezentas kaj siajn proprajn verkojn kaj adaptigojn de francaj kanzonoj, ofte intermiksitajn kun teatraĵaj elementoj. Gijom' disponebligas sian muzikon liberrajte kaj senpage. Por helpi al la produktado de liberrajta kaj senpaga muziko ri inventis la procezon "miprovi" ("min produktas vi"). Legu pli pri miprovi kaj Gijom', kaj aŭskultu rian muzikon, ĉe jadeo.net
Viktor de KONGA ESPERO prezentos la "AFRIKA Kompilo"-n, sabate 25an kaj, marde 28an
Sabaton 25an de julio je la 16a kaj mardon 28an je la 17a 30
en MAS
Viktor Lufimpu de la kinŝasa muzikgrupo KONGA ESPERO
En la komenco de la 90-aj jaroj, pluraj Esperanto-artistoj fuĝis el Kongo al Eŭropo pro la milito, interalie Zhou-Mack Mafuila kiu instaliĝis en Parizo, kaj Denizo Rock Tamba en Germanio.
La 18an de majo 2005,Denizo Rock Tamba estis forpelita de Germanio kun aliaj konganoj post 16 jaroj de ekzilo,lasante tie filon kaj organizitan vivon.
Post reveno en Kinŝaso(Demokratia Respubliko-Kongo),Denizo Rock Tamba,kiu travivis plurajn muzikspertojn (Afrika Espero,La Rolls,ktp.),reaktivis muzike en Kongo kaj renkontis aliajn artistojn dank’al sinjoro Victor Lufimpu kiu subtenis finance la Muzikgrupon.
Dum la seminario de ILEI, kiu okazis en Kinŝaso en 2009,renkontiĝis pluraj esperanto-artistoj, aŭtoroj kaj komponistoj (Victor Lufimpu, Junior Ngangu kaj Rock Tamba) el diversaj lokoj de DR Kongo, kaj havis ideon krei muzikgrupon kun diversaj aliaj muzikistoj sub la nomo Konga Espero.
Malgraŭ la rimedaj malfacilaĵoj,en 2009 ili sukcesis registri en Kinŝasa studio 8-titolan albumeton KIU LINGVO ? kaj konsentis aldoni ĝin kadre de la projekto Afrika Kompilo.
La muzikstilo konsistas de regeo kaj zuko tra latina ĝis funkroko,kun engaĝitaj, pacaj kaj amtekstoj.
Nun Victor Lufimpu, kiu loĝas en Francio prezentas en la 100a UK (en MAS) siajn du verkitajn kantojn aperintaj en la Afrika Kompilo.
Jump to top
RSS feed- Latest items - Subscribe to the latest items added to this album
- ipernity © 2007-2021
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | ipernity for Android -
Facebook
Twitter