Keywords

esperanto
Muziko
Vinilkosmo
Esperanto-Muziko
Vinilkosmo ABONKLUBO
ABONKLUBO


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

498 visits

Vinilkosmo ABONKLUBO

Vinilkosmo ABONKLUBO
Vinilkosmo ABONKLUBO.

Vinilkosmo lanĉas novan koncepton: temas pri klubo por aboni
esperanto-muzikon laŭ diversaj abonformuloj.


Jarabonoj, ekde 10€, donos dum unu jaro aliron al senlima elsendflua
muzik-katalogo de Vinilkomo ĉe 1D tuŝ (Justa elsendflua retejo, kiel
Spotify aŭ Deezer, sed kiu etike traktas artistojn), kaj aliron al
aliaj sendependaj muzikeldonejoj (milionoj da kantoj tie disponeblas).
Aldone, ekzistas pluraj pli kostaj abonformuloj kiuj ebligas vin eĉ
plimulte ĝui esperantan muzikon!

Por startigi tiun projekton Vinilkosmo lanĉas amasfinancan kampanjon
pere de la retejo de "Ulule" kiu subtenas nian projekton.

Nia celo estas atingi minimume 100 abonantojn de nun ĝis la 15a de
februaro 2016.

Malkovru pli detalajn informojn pri ĉiuj avantaĝoj de tiu ĉi kampanjo ĉe
www.vinilkosmo-mp3.com/eo/com-virtuemart-menu-mediafiles/vinilkosmo-abonklubo.html

Bonvenon kaj antaŭdankojn pro via subteno, abono kaj aktiva kontribuo
al la esperanto-muzik-produktado de Vinilkosmo.

Nome de la Vinilkosmo teamo
Flo

Lorenzo Kjell Salmonson, Philip David Morgan have particularly liked this photo


Comments