See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

392 visits

Vojaĝo - koncerto marde 28an

Vojaĝo - koncerto marde  28an
Mardon 28an de julio je la 16:30
en salono Lapenna

VOJAĜO

La vortoj kiuj povus plej simple difini la muzikgrupon "Vojaĝo" estas "Vivĝojo", "Esperanta lingvo" kaj "Naturo".
Efective, tiu grupo, kiu venas el Toulouse, urbo el la sudo de Francio, portas en siaj bagaĝoj muzikon kun latinaj akĉentoj kaj komunikema vervo.
Tiuj ses muzikistoj, (Martine Alo : kanto, Gilles Benard : klavaroj, Jean-Claude “Ĝuzepe” Patalano : saksofonoj/klarneto/fluto, Didier Kerboull : basgitaro, Pascal Marceillac : drumo, Julien Fisher : perkutiloj) decidis dediĉi sian arton al la kundivido de la ideoj - pere de la internacia Esperanta lingvo - kaj al la protektado de la naturo. Tiu donacema miksaĵo kun subtilaj kaj varmaj komponaĵoj invitas vin, al feliĉa kaj trankvila promenado, el la kerno de Amazonio ĝis mediteranea marbordo, de la sinkopaj ritmoj de sambo ĝis la influoj de ĵazo aŭ la virtuozo de ĉoro.
Vera vojaĝo, for, for… por ĉirkaŭiri la teron kiun oni amas.

Edith Jaffré, Philip David Morgan have particularly liked this photo


Comments