Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

468 visits

La trupo Kvak ludos "Ĉagrenegoj" Ĵaŭde 30an je la 20a h

La trupo Kvak ludos "Ĉagrenegoj" Ĵaŭde 30an je la 20a h
Ĵaudon 30an de Julio je la 20:00
En salono Zamenhof

Teatro trupo KVAK (Flora, Roman’, Aleks’)

Gabrielo certiĝas ke ŝia edzo ŝin kokras. Sed Karolino tion ne povas kredi! Ĉu eblas? Certe tio ne estas ordinara afero. Nun indas ĉion priserĉi: devas ekzisti indikilo! Eble alumeta splito kiu pruvos lian kulpon! Aŭ male? Perdita ŝlosilo kiu reaperas; anonima letero; unu, du aŭ tri cigaredoj... aŭ eble nur eretoj kiuj indikos la vojon uzitan de tiu malicetulo?...
Bonvenon en mondo de ĉagrenetoj kaj ĉagrenegoj!
"Ĉagrenegoj" estas adapto de la franca teatraĵo de Kurtelino (Courteline) Gros chagrins, kiun pretigis la trupo: Roman' kaj Flora adaptis la tekston, Vito Markov ĝin elfrancigis kaj Aleks' zorgis pri la enscenigo.

La trupo Kvak, kiu kreiĝis en 2012 kun la teatraĵo "Karotkapo", jam pli kreskis en 2014 okaze de la prezento de "Karakalo" dum la SAT-kongreso en Dinan. Ĉi-jare ĝi denove evoluas, inkludante du novulojn: Roman' kaj Aleks'. Temas pri profesiaj aktoroj kiuj renkontiĝis dum siaj studoj en famkonata pariza teatro-lernejo, kie studis mondfamaj aktoroj. Ili kune ankaŭ ludos La veuve Choufleuri (La Vidvino Florbrasik') en la pariza teatro Le passage vers les étoiles (La pasejo stelen) ekde la 26a de septembro ĝis la jarfino. Jen nova defio por ili ludi en Esperanto okaze de tiu granda kongreso! Unuafoje Kvak prezentos teatraĵon ekskluzive kun profesiuloj.

Comments