See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

388 visits

Kajto koncertos Dimanĉo la 26an je 16a h kaj gvidos kantatelierojn dum tuta UK Lille2015

Kajto koncertos Dimanĉo la 26an je 16a h kaj gvidos kantatelierojn dum tuta UK Lille2015
Dimanĉon 25an de Julio je la 16:00
En salono Lapenna

Kajto

En 1988 la grupo 'Kajto' komencis kanti Esperant-lingve.
Dum la UK en Brajtono - en 1989 - la KD 'Kajto' estis prezentita, kiu ankaŭ montriĝis esti la unua Esperanto-KD iam en la mondo.
Dum la jaroj kiuj sekvis, 'Kajto' vojaĝis al multaj landoj por koncerti kaj aliaj KD-oj estis eldonitaj. En 2004 la FAME Kulturpremio estis aljuĝita al 'Kajto' kiel rekono de la graveco de ĝia kontribuaĵo al la Esperanta muzik-kulturo.

Nuntempe 'Kajto' konsistas el Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer. Kune ili vojaĝas tra la mondo por doni koncertojn kaj kant-staĝojn. Ekzemple, en la somero de 2014 ili turneis en Usono dum 8 semajnoj.

Nanne & Ankie kantas pri diversaj temoj. Dum koncertoj aŭ kant-staĝoj, ilia programo ĉiam estas humurplena kaj taŭge adaptita al la situacio. Ili sin akompanas per gitaro, mandolino, ŝalmo kaj koncertino.
Dum la koncerto en Lillo - Dimanĉe, la 26a de Julio - Kajto intencas prezenti ĝian 7-an KD-on: 'Kajto flugas'.
Krom la koncerto, Kajto prizorgos dum la kongreso en Lillo ankaŭ 4 kant-atelierojn sub la titolo 'Kajto Kun-Kant-Kanonado'.

M@rtine has particularly liked this photo


Comments