See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

828 visits

Artistoj 100a UK Lille2015

La Kompanoj teatrume kantados "Brel inter la gigantoj" kadre de la Nacia Vespero Dimanĉe 26an  je la 20a h

La Kompanoj teatrume kantados "Brel inter la gigantoj" kadre de la Nacia Vespero Dimanĉe 26an je la 20a h 

Dimanĉon 25an de Julio je la 20:00
En salono Zamenhof kaj samtempa video dissendo en salono Lapenna

Brel inter la gigantoj

La Kompanoj, sub impulso de Marcelo Redulez, prezentas al vi speciale kreitan spektaklon. Naturamiko, giganto el pura tradicio de lokaj karnavaloj, bonvenigas la partoprenantojn en la 100a UK kaj gvidas nin dum la tuta vespero. Ja Lillo situas en Francio kaj tra popoldancaj tradiciaj muzikoj ni vojaĝo tra la lando. Romantike kantante MorIza, Morine Stride kaj Isabelle Diaz, reliefigas alian faceton de la tiea vivo : la amo.
Tamen de Lillo pli proksimas Nerderlando kaj Britio ol Parizo. Germanio samdistancas… Kaj kion pensi pri apuda Belgio, tiel facile atingebla post kelkminuta piedirado ? Tial la ĉi jara nacia vespero salutos ne nur francajn sed ankaŭ najbarajn artistojn. Tiel La Kompanoj, kaj precipe Janine Dumoulin kaj FaMo, omaĝas al la belga Ĵak Brel, kromnomita Granda Ĵak, unu inter la plej eminentaj franclingvaj kanzonistoj.
La lastan parton de la vespero kolorigos bukedo de famaj francaj kanzonoj tradukitaj en esperanto. Aludante pri la regiono de Lille, la humanistaj valoroj de la franca respubliko, sed ankaŭ amuze parodiante la esperanto-movadon iel aranĝinte kanzontekston, Naturamiko kaj La Kompanoj celas 100 minutan kunĝuon por la 100a UK.

Inter la rolantoj sursceneje, kiel muzikantoj : Fransoazo Noaro (violono), Frambo Carrieu (akordiono), Gilbert Darrieu (fluto), Isabelle Diaz (piano), FaMo (Fabrice Morandeau, kanto, akordiono), Bernard Legeay (suzafono), Pjer Buvje (kontrabaso, gitaro), Pierre Libbrecht (gitaro) , Florent Tourde (gitaro) kaj kiel kantantaj aktoroj Flora Markov, Janine kaj Yannick Dumoulin, Marcelo Redulez… kaj Naturamiko !

Françoise Noireau has particularly liked this photo


Comments