See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

422 visits

Artistoj 100a UK Lille2015

HAFU - Danca spektaklo Dimanĉe je la 17a 30

HAFU - Danca spektaklo Dimanĉe je la 17a 30 

Dimanĉon 25an de Julio je la 17:30
En salono Lapenna

HAFU

Duobla kulturo. Francio - Japanio. Miksiteco. HAFU.
La celo estas doni sencon pere de la korpo al ambivalenca esprimado. La dispecigita korpo, la ununura korpo. Ĉu la animo havas kulturan identecon?
La movoj ekprenas la pripensadon pri aparteno. La demando 'Kiu mi estas?' ekhavas sencon en duobla gestado kies origino estas tiu duobla aparteno. Do ekaperas la memoro pri la denaskaĵo kaj la kutimo pri la akiritaĵo.
Ĉu la danco povas malfermi pordojn, starigi pontojn inter miaj mioj (egooj), nun en Francio, kaj aliflanke hieraŭ, antaŭ mia naskiĝo, en Japanio...?
La muziko kaj la sona fono (voĉoj) akompanas laŭ sia tuta graveco ĉi tiun identecan serĉadon. Mi dancas tiun kiu mi estas.... La celo estas do preteriri la psikanalizan serĉon por direktiĝi al pure artista esprimado....


LA TEAMO DE HAFU

Flavie AUDIBERT Danco, koregrafio
Robert SERFATI Reĝisorado
François TRAEGER Muziko
Loïc VIRLOGEUX Lumo

Renkontiĝo tiom homa kiom artista ekefikis inter Robert kaj Flavie. Rapide sentiĝis la neceso kunligi dancadon, desegnadon, kaj pentradon. Pluraj pedagogiaj projektoj (staĝoj Danco-Desegno...) kondukis al la deziro fari komunan kreaĵon. Por ebligi ke la dancistino esprimu sian kulturan miksitecon per sia korpo. Kaj ke la pentristo fariĝu reĝisoro, laborante per vivanta materio por konstrui alian formon de pentraĵo....

La muzikan kreadon efektivigis François TRAEGER, orkestrestro, direktoro de la Muzika Lernejo de Chessy (Francio).

Comments