See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

963 visits

URSULA - Teatraĵo de Malgosia Dimanĉe 26a kaj lunde 27a

URSULA - Teatraĵo de Malgosia Dimanĉe 26a kaj lunde 27a
Dimanĉon 26an je la 15:00 kaj lundon 27an je la 16:30
Salono "Rubens"

URSULA - la krio de infano kontraŭ militoj

La teatraĵo prezentas aŭtentan vivsorton de germanino Ursula. Dum la 2a mondmilito ŝi estis kiel senkonscia bela blonda infano aligita al la nazia rasprotekta programo nomata Lebensborn (vivofonto), kies celo estis „bredado” de „superhomoj”. Tiu „privilegio” ne ŝirmis ŝin kontraŭ tragikaj militeventoj. Malgosia Komarnicka en la rolo de Ursula prezentas militajn travivaĵojn de tiu berlina infano, sed ankaŭ prezentas kontraŭstaran flankon de la barbara plano, nome la tragikan sorton de infanoj de Varsovio interalie tiun de Ludoviko Zamenhof, la nepo de la kreinto de Esperanto, pelita en la geton.
Tra Esperanto alfronti ĉiujn militojn kaj batali kontraŭ netoleremo, malrespekto kaj ĉiuspecaj perfortoj, jen la mesaĝo de tiu prezentado.
Aŭtoris la teatraĵon Roman Dobrzyński, adapte el lia libro „Bona Espero: idealo kaj realo”. Ni esperas la ĉeeston de la protagonistoj.

Comments