See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

462 visits

Artistoj 100a UK Lille2015

La Viro-Semo -  teatraĵo,  marde 28an  kaj ĵaŭde 30an

La Viro-Semo - teatraĵo, marde 28an kaj ĵaŭde 30an 

Mardon 28an de julio je la 15:00 kaj 17:00
Ĵaŭdon 30an de julio je la 11:00 kaj 14:30
en Salono "Rubens"

LA VIRO-SEMO

En 1852, Napoleono Bonaparto organizas sian propran ŝtatrenverson kaj fariĝas imperiestro. Tiucele, liaj armeoj sovaĝe punas la respublikanojn kiuj ribelas.
En provenca vilaĝo kiu fervore luktis, restas nur virinoj kiuj devas plenumi ĉiujn taskojn, kaj pluvivi dum du jaroj, solaj kun timo, ĉagreno, fizika manko de viro sed ankaŭ kuraĝo kaj espero ke baldaŭ venos viro.
Kaj jen, tio okazas.... Ĉu la ĵuro pri kiu ili interkonsentis fariĝos la plej bona ideo?
Duvoĉa teatraĵo de Violette Ailhaud. Tradukita de Daniel Moirand.

"La Cikadoj" estas la esperanta sekcio de la franca teatra kompanio "Les Cothurnes", ido de la teatra lernejo "Ainsi de Suite" ("Kaj Tiel Plu") en Aix-en-Provence. Ludas nun Sylvaine Le Magadure kaj Hélène Seigle.
Temas pri amatora trupo kiu jam prezentis spektaklojn, ĉu dulingve (ekzemple "Esperantuje"), ĉu laŭ la du versioj, france kaj esperante (ekzemple "Indépendance"/"Sendependeco").
Ĝi de tempo al tempo ankaŭ enmiksiĝas en spektakloj en la provenca lingvo.
Tiu kompanio kunigas do esperantistajn kaj ne-esperantistajn aktorojn, sed tiuj lastaj decidis antaŭ kelkaj monatoj lerni Esperanton por ludi pli ofte! Unua paŝo al nia komunumo....

Comments