See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

910 visits

Artistoj 100a UK Lille2015

Giuliano Turone ludos: Duonserioza lekcio pri Dante kaj Francio ĵaŭde 30an  kaj vendrede 31an

Giuliano Turone ludos: Duonserioza lekcio pri Dante kaj Francio ĵaŭde 30an kaj vendrede 31an 

Ĵaŭdon 30an de julio je la 17a:00 kaj vendredon 31an de julio je la 14a:30
en salono "Rubens"

Duonserioza lekcio pri Dante kaj Francio

En la 750-a datreveno de la naskiĝo de Dante Alighieri, Giuliano Turone proponas al ni movoplenan kaj eferveskan monologon, kie la rilato malkvieta kaj multforma inter Francio kaj la pleja itala poeto fariĝas konduka fadeno al prezentaĵo riĉa je surprizaj kaj ofte superrealaj deflankiĝoj. Krome, omaĝe al la miriga pluretneco de nia publiko, Giuliano ne rezignos kelkfoje ĝui saltetante de unu idiomo al alia. Tra la temo de la monologo la rakontisto ŝvebas tien kaj reen, ekde la malinklino de Dante al la franca monarkio ĝis lia
nerezistebla allogiĝo al la franca korteza poezio kaj korteza amo… Ginevra kaj Lanceloto… do Franciska kaj Paŭlo… La ĝentila publiko estas varme petata forpeli el la salono eventualajn personojn kiuj malamas virinojn.

Giuliano Turone estas itala juristo, teatristo kaj granda amanto de Dante Alighieri. Li kreis antaŭ tri jaroj la retejon www.dantepoliglotta.it, kie li prezentas grandan kvanton da tradukoj de la Dia Komedio en preskaŭ 60 lingvoj kaj dialektoj. La retejo uzas tri oficialajn lingvojn: itala, angla kaj esperanto. Esperanton Giuliano lernis kiam li estis dekkvarjaraĝa kaj neniam ĝin forgesis. Li jam prezentis sian monologon Gloto kaj la monologon Pri la malutilo de la tabako de Ĉeĥov en 2006, ĉe la 91-a UK de esperanto en Florenco.

Comments