See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

392 visits

Hip-hopa kaj doba koncerto de Platano & Sparka Ribelo lunde 27an

Hip-hopa kaj doba koncerto de  Platano & Sparka Ribelo lunde 27an
Lundon 27an d ejulio je la 16:00
en salono Lapenna

Platano (La Pafklik) & Sparka Ribelo (Sparky Riot)

En 2006, La Pafklik (Platano kaj Katakana el Parizo) koncertis ĉie kie oni akceptis ilin ("nia nura kondiĉo senpaga biero"). Estis tiam la nura Esperantista hiphopa bando. Sekvis la unua repa albumo kun la ironia titolo "Fek al Esperanto". Tiu albumo ricevis malgraŭ ĉio laŭdojn de la Esperantistaro. Ekde 2008, Platano daŭrigis sole, li koncertis pli ol 20 fojojn tra Eŭropo. Li ankaŭ kunordigis kaj arte mastrumis 2 kompilaĵojn ("Hiphopa kompilo" 1 kaj 2) kaj eldonis rete 2 senpagajn albumetojn ("SEMO", "LS#001-005"). Dum U.K., li denove koncertos, sed kun nova formulo : akompanos lin amikoj "Sparky Riot" el Parizo. Pri "Sparky Riot" (Sparka ribelo aux Fajrera tumulto), estas Daman: la kantisto, 4bstr4ck3r: la muzikproduktisto kaj Adi, klainetisto (li ankaŭ ludas aliaj instrumentojn). Kia muziko? Temas pri "Dob" (dub) alinome elektronika regeo sed la grupo celas trapasi limojn de la dobmuziko. Tiu grupo akompanos ambaŭ Esperantistaj artistoj (Platano kaj Jonny M) kaj iomete ludos sian hipnotikan muzikon.

Comments