See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

323 visits

Artistoj 100a UK Lille2015

Regea koncerto de Jonny M lunde  27an

Regea koncerto de Jonny M lunde 27an 

Lundon 27an de julio je la 17:00
en salono Lapenna (sekvo de la Platano-koncerto)

Jonny M

Ekde la jaro 2006, la 22-jara Jonny M produktas regeon. Lernu farante -
per tiu principo Jonny M aranĝis propran malgrandan hejmstudion kaj
lasis miksi siajn produktojn de konataj regeoproduktantoj kiel Goldi (de
Goldvibes Records).

Post kelkaj koncertoj kiel MC por Sun Fire Sound aperis gazetartikolo en
la "Kölner Stadtanzeiger" (plej granda kolonja gazeto). Krome li
publikigis kunlabore kun aliaj germanaj rege-artistoj du voluman kompilon
"Zeit für Vibes" (tempo por vibroj).

En jaro 2011 li publikigis albumeton (EP) en esperanto « Pli ol Espero ». Ĝi iĝis granda sukceso en esperantujo kaj tial li faris en 2012 koncertojn en diversaj lokoj en la mondo, interalie en Japanio kaj Francio.

Ekde lia kontribuo por la "Hiphopa kompilo 2" li famiĝis en esperantio
kaj lia nova KD "Regestilo" aperis en 2013 !
Sian albumon "Ein Lachen für die Welt" (ridado por la mondo) li prezentis dum
la actions- no words Charity-evento, kiu estas kreita de Dr.
Volkanikman. Li faris la unuajn koncerto-partojn de konataj germanaj artistoj
kiel Ganjaman kaj Uwe Banton.

Kun multe da fantazio, energio, entusiasmo kaj amo por la afero, Jonny M
sekvas siajn celojn kaj laboras per si mem. Liaj ŝatantoj en Germanio
povis ĝoji pro apero de nova KD en la germana « In Natura » en 2014.

Comments