See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

370 visits

Martin & la talpoj - Roka Koncerto, Merkrede kaj Ĵaŭde

Martin &  la talpoj - Roka Koncerto,  Merkrede kaj Ĵaŭde
Merkredon 29an de julio je la 22:00
en la Gare St-Sauveur

Ĵaŭdon 30an de julio je la 20:00
en salono Lapenna

Martin & la talpoj

Martin & la talpoj estas bando kun radikoj profunde en la historio de esperanta rokmuziko. Martin estis iam membro de Amplifiki, poste fondis la famegan bandon Persone, kaj post la disiĝo de tiu grupo daŭrigas la mision pri altkvalita originala rok/popmuziko en esperanto, foje sola, foje kun sia bando.
Ĝis nun eldoniĝis du albumoj kun Martin & la talpoj, kun mikso inter energiplena roko, belaj melodioj, pripensindaj kaj poeziaj tekstoj kaj foje folkloreca akustika sonbildo. En la albumoj kunludas multaj diversaj muzikistoj, sed al UK venos krom Martin la basisto Johan Lagerdahl kaj drumisto Nikko Harrison. Vi povas antaŭvidi plene rokan spektaklon de tiu triopo!

Comments