See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

365 visits

Artistoj 100a UK Lille2015

Koncerto de Morice BENIN - Ĵaŭde 30an

Koncerto de Morice BENIN - Ĵaŭde 30an 

Ĵaŭdon 30a de julio je la 15:30
en salono Lapenna

Morice Benin

De pli ol 40 jaroj, la kontestulo kaj frateca aktivulo Morice Benin aperas tra la mondo, ekster la cirkvito de tradiciaj spektakloj.

Aŭskulti la kantojn de Morice Benin estas kiel baniĝi en friska akvo de uedo fluanta tra sunturmentata oazo. Morice ĉarmas nin per sia firma voĉo kaj sia natura kapablo paroli pri ni, li, la mondo, niaj vivoj, kun modesto kaj sincero.

Migranto tra neebla mondo, Morice Benin trovis antaŭ kelkaj jaroj kortrankvilon, post kantado pri revolucio kaj pri libereco per ĉiaj tonoj. Lia hodiaŭa potenco estas alimaniere pli efika ol liaj antaŭaj koleroj. Kun pasio kaj persisto lia kariero pluiras ekster la kutimaj padoj. Lia nova spektaklo “Infinite” (Infiniment) privilegias ĉiujn tiujn novajn kantojn… sen forgesi sortimenton da nemalhaveblaj “malnovaj” — kiel “Ju pli vi feliĉas” (Plus tu es heureux) kaj “Filo de la vivo” (Fils de la vie) — laŭ lia humoro!

Pri sia esperanta albumo “In-spir’” Morice diras:
“Esperanto estas malnova ideo, kiu persistas. Sed oni daŭre sentas la freŝecon de ĝiaj originaj konvinkoj! Ĝi estas ‘primavero', ĝi ‘anoncas’. Ĝi volas nenion koncedi al sia ‘urĝa pacienco’. Ĝi anoncas sian pretecon. Kaj la tutplanedaj eventoj subite ŝajnas pravigi ĝin, eĉ se ĝia disvastiĝo por la momento restas limigita. Ĝi ankaŭ scias, ke ĝi perdus sian animon, se ĝi provus alimaniere konkurenci pri lingva hegemonio kaj potenco…”.

Comments