See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

484 visits

Eruda Li Koncertetos fine de IAV-konkurso, vendrede

Eruda Li Koncertetos fine de IAV-konkurso,  vendrede
Vendredon 31an de julio je la 21:45
fine de IAV-konkurso en salono Zamenhof

Eruda Li

Sinjorino Eruda Li estas aktiva esperantistino , kiu instruis Esperanton en universitato de Ĉinio . Ŝi estas la fondinto kaj prezidanto de Hongkonga Esperanto- Asocio,
Prezidantino de Universala Ligo Kultura kaj Arta. kaj servas kiel la direktoro de Ĉina Esperanto-Eldonejo. Ŝi kelkfoje okazigis enlande kaj eksterlande koncertojn sole por prezenti ĉinajn popolkantojn en Esperanto. En la jaro 2004 ŝi eldonis la Esperantan diskon 《El Granda Ĉinio》.
En la jaro 2013, ŝi sukcesis enkonduki Esperanton en la organizo "Monda Unio de Bonpo".
La “Monda Unio de Bonpo” (mallongigo MUB) faris decidon, ke Esperanto estas adoptita kiel unu el la laborlingvoj de MUB por tutmonde propagandi la Mahajanon (unu el la budhismaj skoloj, kaj Bonpo estas plej antikva mahajano bazita sur altruismo)kaj pli vaste profiti al la popoloj tra la tuta mondo . Samtempe 'MUB' decidis inviti esperantistinon Eruda Li kiel sian honoran konsilantinon.

Comments