See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

535 visits

Andrei Korobeinikov - klasika piano-koncerto ĵaŭde 30an

Andrei Korobeinikov - klasika piano-koncerto ĵaŭde 30an
Fotokopirajtoj Irene Zandel

Ĵaŭdon 31an de julio je la 21:00
en salono Zamenhof (sekve de la teatraĵo "Ĉagrenegoj")

Andrei Korobeinikov

Rusa pianisto Andrei Korobeinikov (1986-) 5-jara eklernis pianon kaj 7-jaraekisvenki vicon da internaciaj konkursoj.
De 2001 li studis en la Moskva Konservatorio kaj diplomiĝis en 2006 “kiel 19-jarulo kun la rekordebona rezulto pri piano”. Intertempe li 17-jara gajnis la Unuan Premion en Internacia Skrjabin-konkurso,Moskvo, kaj 18-jara la Duan Premion kaj la Premion de la Publiko en Internacia Rakhmaninov-konkurso, Los Angels.
De 2006 li plu studis en RCM (Royal Callege of Music), Londono, kajmagistriĝis kun honorigo. En la sama 2006 li 20-jara distingite recitalis anstataŭ Ivo Pogorelich. De tiam lia pianista vivo rapide evoluis. Nun li ludas eĉ 80 koncertojn jare, jam en pli ol 40 landoj kaj kun multaj dirigentoj kaj orkestroj mondfamaj. Ĉiuj liaj diskoj el MIRARE, Francio, estas altege taksataj. Paralele kun muziko li 12-jara ekstudis kaj 17-jara diplomiĝis pri juro en la Eŭropa Jura Universitato, Moskvo, dank’al la subtenemo de la rektoro Gennadij M. Ŝilo, esperantisto.
TieAndreilernis ankaŭ Esperanton kaj ludis en UK: en 2001, 2003, 2004 kaj 2006. En 2004 kaj 2006 per la organizado de esperantistino Krizantemo li vojaĝis tra Japanio kun ĉ.30 koncertoj.

Comments