See also...


Keywords

rock
Sepa & Asorti
Elloke Tutmonden
Sepa
Asorti
Muziko
UK
roko
esperanto
country
music
Lille2015


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

576 visits

Artistoj 100a UK Lille2015

Sepa & Asorti -  Kantrio rok-blusa koncerto ĵaŭde kadre de la Grundvig-Projekto "Elloke Tutmonden"

Sepa & Asorti - Kantrio rok-blusa koncerto ĵaŭde kadre de la Grundvig-Projekto "Elloke Tutmonden" 

Ĵaŭdon 30an de julio je la 21:00
en salono Lapenna (sekve de Martin & la talpoj)

Koncerto kadre de la Grundvig-Projekto interŝanĝo "Elloke Tutmonden"

SEPA & ASORTI

La litova familia muzikgrupo "Sepa & Asorti" fondiĝis en la jaro 1992 kaj prezentiĝis en pli ol 30 landoj.
La muzikistoj de la grupo verkas kantojn esperante, angle, litove kaj ruse en diversaj stiloj- folklora, popola, bluso, roko. Ilia muziko estas gaja kaj virtuoza. « Sepa & Asorti » prezentiĝas dum motorbiciklaj festoj, grandaj muzikfestivaloj kaj esperanto-aranĝoj.
La grupo organizas ĉiujaran festivalon "Viva vento" por varbi la lingvon esperanto al multnombra neesperantista publiko de Visaginas. La koncerto de "Sepa & Asorti prezentos novan esperanto-programon "Koloroj de l` mondo" kaj same sonas la nomo de nova KD kun plej belaj verkoj de la grupo.
sepa.rocks/video SEPA & ASORTI

Comments