See also...


Keywords

folk
Varsovia vento
KAPRIOL'!
folko
muisc
Vinilkosmo
tradicia
trad
muziko
esperanto
Kavaliriko


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 003 visits

KAPRIOL'! - Danca ateliero, Balo kaj surstara folkdanco dimaĉe, lunde kaj marde

KAPRIOL'! - Danca ateliero, Balo kaj  surstara folkdanco dimaĉe, lunde kaj marde
- Dimanĉon 26an de julio je la 15:00
en Mas "Danca ateliero"

- Lundon 27an de julio je la 21:00
Granda balo en MAS

- Marde 28an de julio je la 15:00
Surstrata folkdanca prezento en la teatro placo

Kapriol'!

En 2009 la kvar frisaj muzikistoj Marita Kruijswijk (flutoj, ŝalmo, kantado), Marian Nesse (akordiono, kantado), Ad Bos (drumkesto kaj aliaj perkutinstrumentoj, klavaroj, kantado) kaj Rutger Dijkstra (baso, gitaro, violono, kantado) kreis la novan folkan Esperanto-muzikgrupon Kapriol'! Tuj poste ili surbendigis en la Trband-Studio de Ad la albumon Aventur'. En la somero de 2014 VINILKOSMO prezentis novan Esperanto-kd-on de Kapriol'!, nome Kavaliriko.

Ekde la komenciĝo Kapriol'! havis diversajn koncertojn en Esperantujo, ekzemple dum KEF en Helsingøro (Danlando), dum FESTO en Zwingenberg (Germanio) kaj Kelmis (Belgio), dum ARKONES en Poznan (Pollando) kaj antaŭ nelonge dum la SAT-kongreso en Dinan (Francio) kaj JES en Weisswasser (Germanio). En Nederlando ili ankaŭ koncertas por ne-esperantistoj kun miksita nederlandlingva, frislingva kaj esperantlingva programo.

Kapriol'! prezentas kantojn kaj dancmelodiojn, kiuj estas bazitaj sur muziko de malnovaj nederlandaj kaj frisaj manuskriptoj. Povas esti liberaj aranĝoj de tiu tradicia muziko, sed ankaux povas esti memfaritaj muzikaĵoj kun influoj de diversaj muzikstiloj. Ilia stilo estas dancigega kaj vigla. Koncize dirite, Kapriol'! uzas la forton de la tradicio, sed ankaŭ ŝatas fari muzikajn kapriolojn.

La tago antaŭ ilia koncerto, ili instruos kelkajn dancojn por ke ĉiuj havu ŝancon pretiĝi por ilia folka vespera balo!
Retpaĝo de la grupo: www.kapriol.org
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.