Vi aŭdas La canzone del sole (itale), de Lucio Battisti (teksto de Mogol), 1971, la plej fama itala kanzono el la jaroj 1970-aj. Jen la itala teksto kaj la angla versio.
Vi povas kanti tiun kanzonon esperante kiel karaokeo dank'al la bonega traduko en Esperanto de Giuseppe Castelli, trovita en www.cinquantini.it/esperant/kantoj/battisti.html
LA SUNKANTO
Lazur' okula, or' plektaĵa kaj
ŝtrumpetoj viaj ruĝaj,
kaj la naiv' sur viaj vangoj du:
oranĝoj eĉ pli ruĝaj.
Kaj la malluma kelo kie ni
klopodis ne tro spiri
kaj viaj kuroj kaj la eĥ' de l' "Ne, ho ne:
ĉu vi min volas timigi?".
Kie vi estis, kion faris vi?
Nu, virino... Ino, diru
kion signifas "iĝis mi virin'"?
Kiom da brakoj vin brakumis - (scias vi)
por igi vin tio ĉi,
vi ne sciigos min sed ne gravas tro
(jes, vere).
Sed vi memoras verdan akvon, ĉu,
kaj blankan rokan fundon?
Kiukoloras - (diru) via okul'?
Neniam havos vi respondon.
Ho nigra maro, nigra maro, nigra mar'
al mi similis via travidebla klar'.
Ho nigra maro, nigra maro, nigra mar'
al mi similis via travidebla klar'.
La du bicikloj forlasitaj meze de l' herbej'
kaj ni en ombra kuŝo:
"La mondo donas multe pli da gaj'
kun flor' en via buŝo...".
Kaj tutsubite la silent' inter ni
strangiĝas la mieno;
la floro falas el la buŝ' dum kri':
"ĉesu nun per via mano".
Kie vi estis, kion faris vi?
Nu, virino... Ino, ino, diru
kion signifas "iĝis mi virin'"?
Rideton vian tro plenigas memfid' kaj memam'
mi vin ne konas, mi vin ne konas, vi timigas min jam
(domaĝe).
Sed ĉu memoras vi pri ĉiu ond',
pri l' ridoj kaj pri l' ŝaŭmo?
ĉu en okuloj viaj restas mond'?
ĉu brulas plu via flamo?
Ho nigra maro, nigra maro, nigra mar'
al mi similis via travidebla klar'.
Ho nigra maro, nigra maro, nigra mar'
al mi similis via travidebla klar'.
La suno malrapide jen leviĝas kaj
la lumo disĵetiĝas jam laŭ nia voj';
la ombroj, la fantomoj de la nokto
estas arboj kaj arbustoj daŭre floraj
aŭ okuloj de virino daŭre amaj kaj ploraj.
Send a message
Search for members


Laurence Saconnet....la tête dans les nuages.... says:
Venti - 文缇pro replies:
Andreo Peetermans says:
Venti - 文缇pro replies: