See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

6 027 visits

Verda Stelo super Varsovio (1959)

Dokumenta filmo de Jean Forge pri la 44-a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio en 1959, per kiu kulminis la festado de la 100-a datreveno de la naskiĝo de L.L. Zamenhof.

Kc Dewan, Éva Juhász, Harri Laine, Reto and 5 other people have particularly liked this photo


8 comments - The latest ones
BorisKolker
BorisKolker
Kun granda intereso mi spektis tiun unikan filmon pri la jubilea UK. Bedaurinde, che mi ofte okazis haltoj, sed eble aliuj estos pli bonshancaj. Mi alighis al tiu Kongreso (mia pola korespondanto pagis por mi kotizon), kaj mia nomo estas en la Kongresa libro. Sed ho ve, mi ne ricevis permeson de sovetiaj autoritatoj por veturi al la frata Pollando (kiel oni tiam diris en Sovet-Unio). Chiuokaze la Kongreso estis sukcesa, ech se ghi okazis sen mi. :-)
Boris Kolker (Sovetunio - Usono).
6 years ago.
A Giridhar RAO has replied to BorisKolker
Dankon, Boris, pro la interesa sciigo!

Jes, ankaŭ ĉe mi ofte okazis haltoj. Mi ankoraŭ ne sukcesis spekti la filmon ĝis la fino. Sed jam mi vidis homojn kiuj estis nur nomoj (kaj eble fotoj): Canuto, Thorsen, Baghy.... Kaj mirinde junan Boulton! :-)

Bona komenco de mia Zamenhof-Tago!
6 years ago.
Heidi
Heidi
Bele!
Kaj aperas ankau Datoe Toemenggoeng, la tiama motoro de la indonezia E-movado.
Ghuste hodiau en Jakarta, post duona jarcento denove estas festita Zamenhoftago, de la jhus kreita klubo: Esperiga Suno.
6 years ago.
Katalin Kovats
Katalin Kovats
Ankaŭ mi kun ĝojo kaj intereso spektis la filmon. Ĝi bone redonas la esencon de la kongresoj kaj estas historie tre grava dokumento. Dankon pro la diskonigo.
(Mi havis neniun problemon ĉe la spektado, la filmo elŝutiĝis kaj vidbelis senprobleme).
6 years ago.
Dorota
Dorota
Mi ne komprenas kial mi ne sciis pri tiu grava okazintaĵo; en tiu jaro mi komencis studadon en Varsovio. Nu, jes, sed la studado komencis aŭtune kaj la kongreso tutcerte estis somermeze, kiel kutime. Tiam mi ne estis en Varsovio, mi kompreneble ne havis eblecon rigardi televidon kaj probable malofte mi aŭskultis radion (mi estis fervora leganto). En la filmo mi havis eblecon vidi gravulojn de e-movado kiel J.Baghy, Marjorie Boulton. Estas tre bedaurinde, ke ni devas maljuniĝi, kadukiĝi. Ni ĉiuj deziras vivi longe, sed neniu ŝatas esti maljuna ... jen paradokso.
Ankaŭ mi ne havis problemon spekti la filmon seninterrompe.
6 years ago.
Mónika Molnár
Mónika Molnár
Belege! Dankon!
6 years ago.
u Stanisława! Saluton ĉe Stanislao!
u Stanisława! Saluto…
Kun granda intereso mi spektis ĉi tiun filmon pri la UK-o en Varsovio, danke all kiu mi ekinteresiĝis pri Esperanto, ĉar en pola radio estis multaj informaj disaudigoj en la pola lingvo pri la Internacia Lingvo de Ludoviko L. Zamenhof. Post ĉi UK-o mi komencis lerni Esperanton. Kaj do, oni povas diri - danke al ĉi Universala Kongreso en 1959 mi estas ĝis nun esperantisto. Vivu la STEL^!
6 years ago.
Trevor Steele
Trevor Steele
Iom nostalgia sperto spekti tion -- tiom da forpasintaj eminentuloj, kaj tiom da prestig'o por nia lingvo. Kaj hodiau ... Nu, ni fosu nian sulkon.
21 months ago.