See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

2 218 visits

Esperanto-fonto (1966)

Filmo pri la Esperanto-fonto en en Piliscsév (35 km de Budapeŝto), inaŭgurita en 1928 kaj reinaŭgurita lige kun la 51-a UK en Budapeŝto en 1966. En la dua duono de la filmo scenoj el la UK, i.a. fragmento el la festparolado de Ivo Lapenna.

Reto has particularly liked this photo


Comments
Herzberg Centro
Herzberg Centro
La Esperanto-fonto estas ne en Újpest, Budapeŝto, sed en la vilaĝo Piliscsév, 35 km-ojn for de la ĉefurbo http://www.vendegvaro.hu/terkep/piliscsev/eszperanto-forras .
La konstruantoj de la fonto estis el Újpest (4a distrikto de Budapeŝto).
Dankon pro la ebligo rigardi tiun interesan filmeton!
Kun multaj salutoj: Zsófia Kóródy
8 years ago.
Universala Esperanto… has replied to Herzberg Centro
Kara Zsófia, koran dankon pro la ĝustigo!
8 years ago.
Petko Denev
Petko Denev
Saluton karaj geamikoj,mi tre dankas pro ebleco trarigardi tiun filmon.Mi jam scias pri tiu esperanta monumento el miaj hungaraj geamikoj.Nun ni devas zorgi pri Esp-taj monumentojn krejtai kun espero el estintain geesperantistoj.
8 years ago.
Johano Petik
Johano Petik
La iniciatintoj de la prezentado de cxi tiu filmo "forgesis" almeti (ecx la farintoj de la filmo ne atribuis indan gravecon al la memorigo pri tio...), ke la E-fonton originale konstruis kaj inauxguris la tiama organizajxo de la laborista E-movado en Hungario (Hungarlanda Esperantista Societo Laborista, HESL). Kaj nun, kiam en la e-ista medio, se paroli pri la rilato de E-o al politiko, oni povas auxdi nur pri la onidiraj "persekutoj de e-istoj en la eksa Sovetunio", estas ne superlua mencii, ke tempe de la kontrauxrevolucia (se ne fasxisma) Horthy-regximo la instancoj de la politika potenco volis malkonstrui la fonton (kiel pri tio atestas ankaux la gazetfotajxoj fulmrapide prezentitaj tiutempaj en la filmo). La martelo, kiel unu el la simboloj de la laborista movado, cxizelita sur la originalan memortabulon, evidente estis dorno en la okuloj de la tien promenintaj burgxoj. Cetere, mi ne kredas, ke la famo de la ILEI-prezidanto, festparolinta okaze de la refoja reinauxguro, estus signife reduktigxinta, se li estus malsxparinta kelkajn vortojn pri cxi tiuj faktoj. Jen, kiel interpretas oni ankaux en ILEI la ideologian-politikan neuxtralecon...
J. Petik
5 years ago.