See also...


Keywords

uk
1987
esperanto
varsovio
kongreso
jubileo


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

4 387 visits

Lingvo festis naskiĝtagon (1987)

Filmo de Michael Cwik pri la 72-a UK en Varsovio en 1987, Jubilea Jaro de Esperanto. Parolisto: Angelos Tsirimokos. (Rim. La aŭtoro preferas teni la geografiajn nomojn en la nacilingvaj formoj anstataŭ esperantigi ilin.)

Éva Juhász, giorgosesper have particularly liked this photo


Comments
Muhammad Naeem Javaid
Muhammad Naeem Javai…
Karaj organizantoj de la Filmo de Vasovia UK,
saluton el Pakistano.Mi gxojas vidi la filmon pri la centjarigxo de nia kara Lingvo ESPERANTO.Mi memoras la Ukon tiam mi estis tre juna Esperantisto.Poste mi mem havis sxancon partopreni la Uk-on de Vieno 1992 kaj felicxe cxijare mia juna filo partoprenis la Uk-on de Biyalistoko.
Cxu ie mi povas trovi videon pri la Uk de Vieno?
Mi pensas ke per ipernity ni povos bone kompreni nian valoran historion kaj pasintan tempon kune kun la nuna tempo.
Mi gratulas al cxiuj kiuj faris tiun gravan laboron por la nunaj Geesperantistoj.
Kun bonaj deziroj kaj slutoj,
Muhammad NAEEM Javaid
Lahore-Pakistano.
8 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Pitagorajn salutojn! Mi elkore dankas pro tiun 26 minutojn el plena plezuro al mia spirito. Mi neniam partoprenis en iu ajn kongreso for de mia lando (Brazilo) kaj, per ĉi tiu filmo, mia deziro plialtiĝis....
Mi esperas havi oportunon antaŭ ricevi la brakumon de la morto! :-) Mi dankegas al vi pri la diskonigo de tiu video pere de Ipernito kaj mi ege esperos aliajn filmetojn pri la universalajn kongresojn. Ĝis la venonta!!!!
8 years ago.
Andreo S.
Andreo S.
Kun granda kortuŝa sentemo mi trarigardis filmon. Mi partoprenis, mi eĉ trovis mian korpon el la filmo. Mi anaku fotadis la Kongreson. Dankon kara Michael pro bela filmo.
7 years ago.
Vladimir Bespalov
Vladimir Bespalov
Kun granda plezuro trarigardis mi filmon pri la Jubilea E-kongreso en Varsovio, kiun ankaŭ mi partoprenis en 1987. Estas bona rememoro pri la evento kaj rigardo de multaj konataj personoj.
Koran dankon al S-ro Cwik kaj al UEA por la bona paĝo kaj rememoroj pri la grava evento.
Kore salutante el urbo Sochi, Rusio - Vladimir Bespalov.
6 years ago.
Nyegosh ("Aviadilo")
Nyegosh ("Aviadilo")
Tre strange kaj ghene, ke la parolisto uzas la nacilingvajn formojn de nomoj de landoj, urboj kaj popoloj. Esperantisto ne rajtas diri "USA" (JuEsEj), "Warszawa", "Deutschland", ktp anstatau la Esperantajn formojn. Li ech diras "polska" anstatau "pola"! Mi scivolas chu la parolisto (au film-autoro) faris same kiam li parolis sian nacian lingvon. Ankau, la teknika kvalito de la video estas acha. Chu pli profesia, altkvalita filmo ne estis farita pri la UK de 1987? Mi partoprenis kaj shatus vidi ion pli bonan. Sed kompreneble pli bone tiu chi video ol nenio!
4 years ago.