See also...


Keywords

Blues


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + no derivative

863 visits

Balado pri soldato


muziko kaj ĉeĥa teksto: Jaromír Nohavica

Dum min oni soldatigis, surteriĝis mia har´, stultulege mi aspektis, kiel ĉiu en la ar´

ar´, ar´, ar´, kiel ĉiu en ar´

Oni fermis min kazerne, ekinstruis al milit´, por ke mi pro la patrujo sciu morti sen hezit´

Rigardante en la muron post la enlitiga hor´, mi imagis amatinon kaj ekploris pro amor´

Pneŭmonion mi suferis ĝuste dum ŝia alven´, iu bruis koridore, vana estis mia pen´

Ore brilis epoletoj ĉe l´ kazerna elirej´, ŝi foriris kun majoro, ekaŭdinte pri loĝej´

Ŝi ne kulpis ja pri tio, larmon kaŝu la okul´, ĉiu ino ja bezonas, ke ŝin amu iu ul´

Kiu zorgas pri soldato, forlasita de knabin´, Fráňa Šrámek, ĝis revido, venis jam de l´ kanto fin´

kiel ĝi amuzis vin, mi iome fuŝis ĝin

Comments