See also...


Keywords

kantotradukoj


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 146 visits

Kamila


muziko kaj ĉeĥa teksto: Karel Kryl

Ankron ŝi donis kaj koron kun kruc´

ili protektos min en la milito

nokto nin trovis en ama amuz´

herbo akceptis nin, jen nia lito

Dum horizonte du sunaj radioj ekbrilos jam

koro kaj kruco ne servos al mi por imun´

do ne ploru, Kamila, do ne ploru, Kamila

eble alia vir´ amos vin plie ol mi povis nun

Fiŝiston vidis mi remi kun pen´
ŝtorme la ankro ĝisfunde descendis
ankron mi prenis el mia kolĉen´
eble ne gravos ĝi, li tion plendis

Polv´ rangaltigis nin sur epolet´
sablo kretblankis dum marŝo trans ponto
kune kun timo perdiĝis krucet´
povas mi vivi plu bone sen honto

Ŝajnis ekzisti nenia danĝer´
fulmo subite eksplodis en brusto
supren, ĝis nuboj invitis anĝel´
ĉio silentas jam, jen Dia justo

Comments