See also...


Keywords

kantotradukoj


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

903 visits

26 Dum estis mi malgranda


Dum estis mi malgranda, nur metron alta ul´

kunvenadis bienuloj ĉe ni en angul´

kun ili patro mia sidadis kun bier´

sian kanton ludis kun fier´


Nun estas mia alto ses funtoj, coloj kvin

tutan landon jam vidinte, vagas mi sen fin´

deziron unusolan mi havas en la mond´

reaŭdi l´ kanton de l´ amika rond´


La kanto min kondukis tra l´ tuta mia viv´

dum vagis mi per trajno aŭ almozis post baril´

en plej malbona stato min helpis rememor´

la patra kanto sonis en la kor´


Jam longan tempon dormas la patro en la tomb´

dum lunplenaj noktoj tamen iam venas tromp´

mi kvazaŭ aŭdus patron rekanti el tombej´

belan kanton kiel en la hejm´

Comments