People concerned

Vladimír Türk*

See also...


Keywords

kantotradukoj


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

955 visits

20 La hudsonaj ŝipoj


muziko kaj ĉeĥa teksto: Stanislav Wabi Daněk

Se ne timas vi la bruon de la akvo sub helic´ kiel mi, ho, kiel mi

se l´ baraĵoj malbenindaj estas por vi nur delic´

sur Hudson montriĝu via inĝeni´

Kiu sklave ne laboris dum rivera akcident´kiel mi...

kies korpo ne rigidis, dum noktfride klakis dent´

sur Hudson montriĝu via inĝeni´


R. Vapor´ nin pelu jam, por ke ni estu frue en infer´, jo ho ho


Se vi aŭdis nokte kanton de ŝipanoj kun barbar´ kiel mi, ho, kiel mi

se vi pensas esti viro, se ne ĝenas vin skandal´

sur Hudson montriĝu via inĝeni´

Kiu restas naivulo, kiun ne ebriis rum´ kiel min, ho, kiel min

kiu ŝatas eĉ droninte sian ŝipon gvidi plu

sur Hudson montriĝu via inĝeni´

Se vi havas truan ŝuon kaj malsatas en mizer´ kiel mi, ho, kiel mi

se vin logas nokte senti la fetoron de l´ infer´

sur Hudson montriĝu via inĝeni´


Kiun morto ne timigas, kiu solas en la viv´ kiel mi, ho, kiel mi

kies kor´ en ĝusta loko, kiu estas vera vir´

sur Hudson montriĝu via inĝeni´

Comments