325 visits
Konstruita en 1709, ĝi denove funkcias por produkti ĉefe ekologian farunon. Ĝi situas nur kelk-dek metrojn for de la bakejo.
314 visits
Malnova foto de la 1940aj jaroj en Lysvik, sed preskaŭ nenio ŝanĝiĝis ĝis hodiaŭ. Oni povas vidi la altan pinton "Tossebergsklätten" en la fono.
293 visits
La loĝantoj en Ransbysättern/Björkaholm (62 personoj) konstruis tiun domon kaj invitis germanan majstro-bakiston kiu jam bakis ĉi tie ekde du jaroj.
280 visits
Jula festo en Eden; senelektra, senhejtita (krom granda fajro en la mezo) domo el lignaj trunkoj en la arbaro.
213 visits
Antaŭ ni aĉetis tiun domon mi revis pri propra domo dum pluraj jaroj. La nura devo estis ke la domo ne estu griza, kaj nepre ne kvarangula. Sed la pejzaĝo estas tro bona, do ni tamen aĉetis ĝin pensante ke ne estas ni kiuj devas ĉiutage rigardi la domon,…
1 comment
181 visits
De la montopinto en la okcidenta flanko de lago Fryken oni povas bone vidi Lysvik. Bedaŭrinde tiu ĉi bildo montras nur la sudan parton kaj la centra vilaĝo ne videblas. La 60a norda latitudo trapasas la insulon.
147 visits
Jen la manĝovendejo kaj la kiosko kun benzino. Malantaŭe oni povas vidi iom de la lernejo.
144 visits
Ĉiuj stacidomoj laŭ la fervojo "Fryksdalsbanan" aspektas tiel. Ili estis konstruitaj antaŭ cent jaroj, de ene ĝis ekstere por havi ĉiun bezonatan funkcion. La stilo fariĝis modo kaj oni povas vidi pluraj loĝdomoj en Fryksdalen kiuj havas la samajn rondeca…
142 visits
La nura restaŭracio en Lysvik. Ĝi situas rekte je la marbordo kaj preskaŭ falis en la akvon antaŭ du jaroj kiam la granda kajponto forfalis pro subakvan terŝoviĝon.
141 visits
Vintra sunleviĝo. La domo de nia najbaro estas unu el la ege oftaj kaj tipe svedaj ruĝaj lignaj domoj kun blankaj domanguloj.