Turka lernolibro de Esperanto + KD

Aŭdlibroj (sonlibroj)


Aŭdlibroj (laŭtaj libroj, sonlibroj) lastatempe tre populariĝis en la mondo. Kiu el ni (niaj infanoj, genepoj) ekzemple ne ŝatis aŭskulti fabelojn? La homan voĉon oni povas registri, aldoni muzikon aŭ kantojn, kaj eldoni sur kompaktdisko. Tiun ni povas aŭskulti antaŭ ol (agrable) ekdormi, dum hejmaj laboroj, en aŭtomobilo... Emfazinda estas la pedagogia valoro de sonlibroj: aŭskulti kaj kompreni p…  (read more)

01 Feb 2015

2 favorites

2 comments

4 311 visits

Turka lernolibro de Esperanto + KD

En presejo estas turka eldono de mia lernolibro Esperanto per rekta metodo. Akompanos ĝin kompakta disko kun la lernolibro en pdf (printebla, projekciebla) kaj "Modela elparolo" - voĉlegitaj tekstoj de la libro en mp3. La lernolibro aperis jam en 35 lingvoj: la angla, franca, itala, rusa, ĉina, japana, korea, portugala, pola, slovaka, Esperanta, greka, nederlanda, irlanda, rumana, germana, dana, litova, serba, vjetnama, luksemburga, hungara, kroata, finna, ĉeĥa, hispana, ukraina, sveda, tajvana, armena, taja, norvega, islanda, indonezia - kaj nun la turka. La lernolibrojn akompanas komuna didaktika materialo: 500 Instruaj Bildoj por rektmetoda instruado (kartonaj folioj A5, kiuj paŝo-post-paŝo sekvas la lernolibron; ankaŭ sur KD!) kaj KD Modela elparolo en mp3 + la lernolibro en diversaj lingvoj en pdf (voĉlegitaj Esperantaj tekstoj de la libro kaj projekciebla / printebla lernolibro). Informoj kaj mendoj ĉe: stano.marcek@gmail.com. Pliaj informoj pri miaj eldonaĵoj - lernolibroj, kompaktaj diskoj, aŭdlibroj kaj metodikaj helpiloj (pli ol 100 titoloj) troveblas ĉe verdastacio.weebly.com/libroj.html

15 Oct 2015

1 favorite

2 211 visits

Mia prelego dum la 3a Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto, daŭrigo

De la 13-a ĝis la 16-a de majo 2015 okazis en Neuchâtel (Svislando) la 3-a Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto. La kolokvon organizis ILEI kaj la ĉefa loka organizantino estis la prezidantino de ILEI, Mireille Grosjean. Mi mem prelegis pri mia lernolibro Esperanto per rekta metodo, kaj pri aliaj didaktikaj helpiloj de mia eldonejo. Legu pli: eo.wikipedia.org/wiki/Tria_Tutmonda_Kolokvo_pri_instruado_de_Esperanto