Fabeloj de la fratoj Grimm

Aŭdlibroj (sonlibroj)

Among Stano Marček's albums



Fabeloj de la fratoj Grimm

La fratoj Jakob kaj Wilhelm Grimm estis juristoj kaj lingvosciencistoj. Ili ambaŭ laboris kiel bibliotekistoj en Kassel, kaj profesoriĝis en la Universitato de Göttingen. Ili kolektis kaj eldonis popolajn fabelojn kaj historiojn. En Esperanto aperis "Elektitaj fabeloj de fratoj Grimm" (1906), kiujn tradukis el la germana lingvo Kabe (Kazimierz Bein, 1872 – 1959). La libro, voĉlegita de Stano Marček, aperis sur 8 kompaktdiskoj, aĉeteblaj unuope, aŭ en komuna plasta kovrilo. Ilia suma daŭro estas sep horoj ka…

Fabeloj de Andersen

Hans Christian Andersen estis dana verkisto, kiu famiĝis ĉefe pro verkado de fabeloj. Tiuj estas tradukitaj al pli ol 100 lingvoj kaj influis ankaŭ teatraĵojn, filmojn, baletojn. La fabelojn de Andersen, kiuj aperis libroforme en kvar volumoj, tradukis al Esperanto L.L. Zamenhof. Mi voĉlegis kaj eldonis kvindekon da fabeloj de Andersen, sur 16 klasikaj kompaktdiskoj. Temas pri la fabeloj de la unuaj du volumoj. La suma daŭro estas pli ol 16 horoj. La diskoj estas aĉeteblaj unuope, aŭ po 8 en du plastaj kov…

Verdkata Testamento (sonlibro)


Sonlibro: La Stranga Butiko

Edukado.net skribas pri ĝi: Ĵus estas eldonitaj en Slovakio 2 KD-oj kun la poemaro de la granda Esperanto-humuristo R. Schwartz. La kodoj havas 37 plus 25 erojn, laŭtlegitajn de Stano MARČEK, la eldonisto mem. La nuntempe pli kaj pli moda maniero ankaŭ aŭskulti literaturajn verkojn speciale helpas en la lingvolernado, ĉar pere de la tekniko nun oni povas aŭdi sonmaterialojn stirante, promenante, sportante, dum dommastrumado kaj ĉiutagaj veturoj. Ni ne povas ne eluzi tiun oportunon. Do, ni speciale bonvenig…

Sonlibroj kun fabeloj sur DVD

Mi eldonis la voĉlegitajn fabelojn de la fratoj Grimm kaj de Andersen I. kaj II. (vidu http://www.ipernity.com/doc/stano.marcek/9427158 kaj http://www.ipernity.com/doc/stano.marcek/9427169) sur DVD-diskoj, en MP3-formato. La 24 kompaktaj diskoj do nun reaperis sur 3 DVD-diskoj: 1. Fabeloj de la fratoj Grimm (kompleta libro, suma daŭro 7 horoj kaj duono), 2. Fabeloj de Andersen 1 (kompleta 1-a libro, 8 horoj kaj kvarono), 3. Fabeloj de Andersen 2 (kompleta 2-a libro, 8 horoj kaj duono). Vidu ankaŭ> http…

Aleksander Puŝkin: La neĝa blovado

La popularan rakonton de Aleksander Puŝkin, tradukitan de Antoni Grabowski en 1988, nun eblas aŭskuti kiel sonlibron.

Kantoj

Post instruado de E-kantoj dum la lasta Semajno de Kulturo kaj Turismo en Pineda de Mar apud Barcelono, kie mi gvidis E-kurson, venis al mi la kursanoj, kaj volis aĉeti kompaktdiskon kun la lernitaj kantoj. Bedaŭrinde mi tian ne havis. Similan peton mi ricevis ankaŭ aliloke (en Internacia Paroliga Semajno apud Prago). Mi do decidis produkti tian diskon por miaj kursanoj. Mi registris, ludante gitaron, dek plej ŝatatajn Esperanto-kantojn, kiujn mi kutime instruas en E-kursejoj. Sur la disko krome estas dosi…

Rekta metodo sur KD

Nova metodika helpilo: la lernolibro ESPERANTO PER REKTA METODO sur kompakta disko, en printebla (!) kaj projekciebla formato PDF, kaj MODELA ELPAROLO, voĉlegitaj tekstoj de la libro en formato MP3. Ĝis nun ĝi aperis en Esperanta, angla, germana, franca, hispana, itala kaj dana versioj (la serio kreskos). La disko estas praktika helpilo por lernantoj kaj instruistoj, por hejma ripetado de la (en E-kursoj) lernita materialo: samtempe vidi kaj aŭdi, legante kaj aŭskultante imiti la modelan elparolon. Ĝi…

Kristnaska oferto 4

Kvara parto... Proksimiĝas la ĉi-jaraj Kristnaskaj festoj kaj ni pripensas konvenajn donacojn por niaj proksimuloj. Ĉu eble Esperanta libro aŭ disko (ekz. sonlibro kun fabeloj) agrable surprizus viajn karulojn? Jen oferto de mia eldonejo antaŭ la Kristnasko 2011.
12 items in total