Stano Marček

Stano Marček

Posted on 02/04/2010


Photo taken on February  4, 2010


See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

4 289 visits

Libroj kaj aliaj eldonaĵoj esperante

Krucenigma konkurso kun premio.

Krucenigma konkurso kun premio. 

Karaj geamikoj,

antaŭ du jaroj mi eldonis libreton kun la titolo "107 krucenigmoj en Esperanto" (pliaj informoj ĉe http://www.edukado.net/katalogo/20681). Jen du el ili por via amuzo, elŝuteblaj kaj printeblaj. Ili kaŝas kvin (3+2) Esperantajn proverbojn. Se vi sukcesos trovi ilin, bv. sendi la solvon al: stano.marcek@gmail.com – ĝis la 31-a de marto 2010. Unu el la solvintoj (decidos loto) ricevos donace la libreton "107 krucenigmoj en Esperanto".

***
Enkonduka teksto de la libreto:

Karaj geamikoj,

en la revuo Esperanto, kiun mi redaktas ekde 2002, mi de tempo al tempo aperigas krucenigmojn. La du enketoj (en 2003 kaj 2006) montris, ke parto de la legantoj tre ŝatas ilin, dum alia parto preferas uzi tiun spacon por aliaj, primovadaj artikoloj. Por kontentigi la unuan grupon kaj ne ĝeni la alian, mi decidis eldoni miajn verkojn libroforme.

Iuj el vi eble deziros uzi la krucenigmojn en via E-klubo aŭ kurso, komputile projekcii ilin al tabulo kaj kolektive fari la "instruan amuzon". Iuj el vi eble volos printi kelkajn paĝojn kaj disdoni ilin al viaj klubanoj aŭ kursanoj, resp. aperigi krucenigmojn en via bulteno. Jen mia permeso fari tion!

Por faciligi al vi tiun laboron, mi eldonas la libron ankaŭ en virtuala formo, sur kompaktdisko, el kiu vi povas komputile projekcii aŭ printi la unuopajn paĝojn. La kompaktdisko povas esti utila ankaŭ por miaj kolegoj-redaktoroj, al kiuj mi ĉi tie donas la permeson libere represi miajn "kap-rompilojn" en siaj periodaĵoj (indikante la fonton), sen aparte peti la permeson por tio.

Agrablan, sed ankaŭ instruan amuzon kun la kolekto de 107 diverspecaj, pli aŭ malpli facile solveblaj cerbo-trejniloj!

Amike vin salutas

La aŭtoro

jadranka miric, Francisko-Brazilo, Ailanto have particularly liked this photo


Comments
Christa Schwarz
Christa Schwarz
Schade dass ich die Sprache nicht kenne.Es gibt ganz bestimmt in teressantes zu lesen.
4 years ago.
NicoRay
NicoRay
Kiu gajnis, kiu gajnis ?!
4 years ago.
Stano Marček has replied to NicoRay
Kara NicoRay,

bone ke vi rememorigis min. Ĵus mia edzino Olga lotumis inter la solvintoj. Mian verkon "107 krucenigmoj en Esperanto" gajnis William PATTERSON, ipernity.com/ailanto. Mi tuj petos lin sendi la poŝtan adreson, al kiu mi sendos la premion.

Amike salutas

Stano
4 years ago.
Stano Marček
Stano Marček
Jen la recenzo de Jean.-Luc Tortel, aperinta en Sennaciulo.

107 krucenigmoj en Esperanto. Verkis kaj eldonis Stano Marĉek, 2008. 88 paĝoj.

Stano Marĉek, tre konata esperantisto, de kelkaj jaroj ankoraŭ pli famiĝis per sia bonega Esperanto per rekta metodo kies eldonoj nun ekzistas en almenaŭ dek ses lingvoj. Ni jam recenzis ĝin ĉi tie kaj atentigis pri ties tre granda intereso. Sed Stano havas multajn talentojn, inter aliaj tiun: inventi allogajn krucenigmojn por esperantaj revuoj, ekzemple en Esperanto. Krucenigmo konstituas la plej taŭgan tempo-pasigilon en enuaj lokoj, kiaj estas trajno aŭ metropoliteno (tamen kun la risko maltrafi nian stacion!). En Esperanto krucenigmoj havas la avantaĝon, ke ili devigas nin uzi nian NPIV, tiel malkovrante miskonatan kvaliton de tiu vortaro: ĝi estas mino da sinonimoj, kvazaŭ-sinonimoj, ligiloj inter najbaraj nocioj, ktp. Instruiĝi amuziĝante kutime estas ia kvadraturo de cirklo; tamen tion sukcesas atingi tiu kajero. Kial kajero? Ĉar la amplekso de la enigmaj surfacoj necesigas pli vastan areon, ol prezentus la kutimaj libroformatoj. La rezulto estas, ke oni ĝuas multe pli agrablan deĉifradon, ol sur la gazetpaĝoj, kiuj prezentas al ni krucenigmojn. Tiun elegantan prezentadon, enpaĝigon, ilustradon˛kiujn oni nun nomas dizajno, ni ŝuldas al skipeto: aplaŭdon al Linda Marĉekova kaj al Stano Markoviĉ; la epoko de niaj tria-mond-eskaj eldonoj ŝajne feliĉe forpasis; esperantaĵoj nun akiris profesian nivelon. Gratulinde, ĉu ne? Tre rekomendinda verko.
Johan'-Luko
2 years ago.
Stano Marček
Stano Marček
Mian lernolibron en 34 lingvoj kaj la metodikajn materialojn, kiuj akompanas ĝin (paperaj bildoj, diskoj kun la bildoj, kantoj, fabeloj, krucenigmoj...) oni povas aĉeti ĉe mi, kun triona rabato.

Por pliaj informoj mi petas skribi al mia retadreso stano.marcek@gmail.com.
Vidu ankaŭ: www.ipernity.com/blog/stano.marcek/478009

Miaj eldonaĵoj aĉeteblas ankaŭ ĉe UEA: katalogo.uea.org/katalogo.php?titolo=&auxtoro=Mar%C4%8Dek&katego=&kondicho=chio&trovu=Trovu+en+la+reta+katalogo
kaj ĉe aliaj Esperantaj libroservoj.
19 months ago.