Stano Marček Uploaded on February 4th, 2010
by Stano Marčekpro

This photo is also in:

Libroj kaj aliaj eldonaĵoj esperante (Group)

slideshow 1390 docs.
Everyone's docs are displayed. View only Stano Marček's docs.

More information

This doc is public
All rights reserved
  1. Taken on February 4th, 2010
  2. View Exif properties of this photo
  3. View all sizes
  4. Download the original file
  5. 3 people added it to their favorites
  6. 2 878 visits

Krucenigma konkurso kun premio. 


Krucenigma konkurso kun premio.Krucenigma konkurso kun premio.
Karaj geamikoj,

antaŭ du jaroj mi eldonis libreton kun la titolo "107 krucenigmoj en Esperanto" (pliaj informoj ĉe http://www.edukado.net/katalogo/20681). Jen du el ili por via amuzo, elŝuteblaj kaj printeblaj. Ili kaŝas kvin (3+2) Esperantajn proverbojn. Se vi sukcesos trovi ilin, bv. sendi la solvon al: stano.marcek@gmail.com – ĝis la 31-a de marto 2010. Unu el la solvintoj (decidos loto) ricevos donace la libreton "107 krucenigmoj en Esperanto".

***
Enkonduka teksto de la libreto:

Karaj geamikoj,

en la revuo Esperanto, kiun mi redaktas ekde 2002, mi de tempo al tempo aperigas krucenigmojn. La du enketoj (en 2003 kaj 2006) montris, ke parto de la legantoj tre ŝatas ilin, dum alia parto preferas uzi tiun spacon por aliaj, primovadaj artikoloj. Por kontentigi la unuan grupon kaj ne ĝeni la alian, mi decidis eldoni miajn verkojn libroforme.

Iuj el vi eble deziros uzi la krucenigmojn en via E-klubo aŭ kurso, komputile projekcii ilin al tabulo kaj kolektive fari la "instruan amuzon". Iuj el vi eble volos printi kelkajn paĝojn kaj disdoni ilin al viaj klubanoj aŭ kursanoj, resp. aperigi krucenigmojn en via bulteno. Jen mia permeso fari tion!

Por faciligi al vi tiun laboron, mi eldonas la libron ankaŭ en virtuala formo, sur kompaktdisko, el kiu vi povas komputile projekcii aŭ printi la unuopajn paĝojn. La kompaktdisko povas esti utila ankaŭ por miaj kolegoj-redaktoroj, al kiuj mi ĉi tie donas la permeson libere represi miajn "kap-rompilojn" en siaj periodaĵoj (indikante la fonton), sen aparte peti la permeson por tio.

Agrablan, sed ankaŭ instruan amuzon kun la kolekto de 107 diverspecaj, pli aŭ malpli facile solveblaj cerbo-trejniloj!

Amike vin salutas

La aŭtoro
translate into English

3 Comments / add your comment?

Christa Schwarz
Christa Schwarz says:
Schade dass ich die Sprache nicht kenne.Es gibt ganz bestimmt in teressantes zu lesen.
2 years ago
NicoRay
NicoRay says:
Kiu gajnis, kiu gajnis ?!
21 months ago
Stano Marček
Stano Marčekpro replies:
Kara NicoRay,

bone ke vi rememorigis min. Ĵus mia edzino Olga lotumis inter la solvintoj. Mian verkon "107 krucenigmoj en Esperanto" gajnis William PATTERSON, ipernity.com/ailanto. Mi tuj petos lin sendi la poŝtan adreson, al kiu mi sendos la premion.

Amike salutas

Stano
21 months ago

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to comments on this doc.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...