1 favorite     1 comment    4 943 visits

See also...

Esperanto 125 jaroj Esperanto 125 jaroj


Radio stacio-Viki Radio stacio-Viki


Mi parolos Esperanton Mi parolos Esperanton


Tuta Mondo Tuta Mondo


Esperantlernolibroj Esperantlernolibroj


L'école de demain L'école de demain


ELIRO Amikoj ELIRO Amikoj


China Esperantist China Esperantist


Esperantojo Esperantojo


See more...

Keywords

por
Esperanto-kurso
telefonoj


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

4 943 visits


Kurso de Esperanto por telefonoj, ambaŭ volumoj

Kurso de Esperanto por telefonoj, ambaŭ volumoj
Sur la retpaĝo de Internacia Esperanto-Instituto en Hago, www.iei.nl, troviĝas jena teksto:

Nun ricevebla: apo por lerni Esperanton per Android-poŝtelefono:

Volumo 1 (lecionoj 1-11): jam pli ol 2000 elŝutoj: legu pli
Volumo 2 (lecionoj 12-22): nun ankaŭ disponebla: legu pli


Jam pli ol 2000 elŝutoj: Esperantokurso per rekta metodo kiel apo por Android (Google) poŝtelefonoj

Tre konata estas la Esperantokurso Esperanto per rekta metodo de Stano Marček.
Kvankam la kurso mem nur estas en Esperanto ĝi por diversaj naciaj komunumoj aperis kiel libro kaj kiel kompakta disko kun nacilingvaj klarigoj.
Nun ĝi ankaŭ aperis kiel t.n. "apoj". (Volumo 1, lecionoj 1 - 11, kaj volumo 2, lecionoj 12 - 22).

Apo (mallongigo de aplikaĵo) estas komputilprogramo por t.n. plurfunkciaj poŝtelefonoj (angle: smartphones).
Tia poŝtelefono ne nur estas telefono, sed vera komputilo:
per ĝi oni povas telefoni, fari fotojn, trovi la vojon, interreti, tviteri, pririgardi filmojn, aŭskulti muzikon, ktp., ktp.
Multaj homoj jam havas ĝin. Oni amase vidas ilin surstrate, en trajnoj, en butikoj, en publikaj konstruaĵoj.
Patr(in)oj malantaŭ infanĉaroj, gejunuloj sur biciklo, oficistoj en kontoroj, laboristoj en konstruejoj,...
Kelkfoje ŝajnas kvazaŭ homoj nur komunikas per sia poŝtelefono...

Ekzistas almenaŭ tri specoj de apoj:
-apoj kiuj (nur) funkcias en telefonoj de Apple (markoj i.a. I-phone),
-apoj kiuj (nur) funkcias en Android telefonoj (markoj i.a. Samsung),
-apoj kiuj (nur) funkcias en Windows telefonoj (i.a. Nokia).
Oni nur povas elŝuti (akiri) kaj instali apojn per la butikoj de tiuj firmaoj:
Android-apoj nur per la apobutiko de Google.

Por Apple estas konata la apo Duolingo: por multaj lingvoj ĝi havas lingvan lernilon, nun ankaŭ por Esperanto.
Tamen per ĝi oni povas lerni Esperanton nur per la angla lingvo (aŭ eble baldaŭ per la hispana lingvo).

Estas ĝoje ke nun ankaŭ aperis Esperantokurso kiel apo por Android, kiu krome estas nur en Esperanto sen uzo de iu nacia lingvo.

Ĝi estas vera kurso, nome surbaze de la materialo de Esperanto per rekta metodo.
Piet Buijnsters, la programisto, uzis por ĝi la tre trafajn kaj instruajn bildojn (desegnaĵojn) de Linda Marčekova el la kursolibro
kaj kiam oni klakas aŭ tuŝas la tekstojn de la kurso oni ankaŭ tuj povas aŭdi la klaran prononcadon.
En ĝi ankaŭ estas la ekzercoj kaj taskoj de la libro.
La apo rigore sekvas la taŭgan, metodan instrulinion de la kurso, sed kompreneble oni povas mem elekti sinsekvon kaj rapidon,
ĉar granda avantaĝo de la kurso kiel apo estas ke tiuj kiuj havas plurfukcian poŝtelefonon laŭ ŝato kaj en diversaj cirkonstancoj povas uzi ĝin
kaj lerni Esperanton: kiam oni veturas en trajno, kiam oni devas ie atendi, preskaŭ ĉie ajn kaj ĉiam ajn...

La apoj ankoraŭ estas senpagaj. Por elŝuti kaj instali volumon 1: iru per via poŝtelefono al la Google-apo-butiko (Google Play) kaj trovu ĝin per la serĉvorto Esperanto aŭ Esperantokurso aŭ per www.iei.nl/apo.htm (la butik-anonco kun pliaj informoj).
Por elŝuti kaj instali volumon 2: iru per via poŝtelefono al la Google-apo-butiko (Google Play) kaj trovu ĝin per la serĉvorto Esperantoplus aŭ per www.iei.nl/apoplus.htm

Certe rakontu al ne-Esperantistoj!
Translate into English

(deleted account) has particularly liked this photo


Comments
 HORVÁTH János András
HORVÁTH János András
Granda eblo por gejunuloj fare de posxtelefono.
3 years ago.

Sign-in to write a comment.