0 favorites     0 comments    3 193 visits

With...

Mirejo Grosjean

See also...

Fabelaj mondoj Fabelaj mondoj


Tuta Mondo Tuta Mondo


L'école de demain L'école de demain


Zamenhof amikaro Zamenhof amikaro


Esperantojo Esperantojo


See more...

Keywords

Esperanto


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

3 193 visits


Juna Amiko 2/2015

Juna Amiko 2/2015
ENHAVO

04 Enkonduke: Karaj legantoj! (Stano Marček, SK); Valoraj renkontiĝoj (Mireille Grosjean, CH)
05 Konversaciaj temoj: Mi deziras hundidon! (Judit Felszeghy, HU)
09 LUME: El mia kolora vivo (Pavel Rak, CZ)
11 Ekstere: Lacertuloj, la diversaj sunŝatantoj (Samuel, CH)
13 Amuza matematiko: Ekamu matematikon (Małgosia Komar-nicka, PL)
14 Legu kaj ĝuu (Małgosia Komarnicka, PL)
16 Cignoparo Janne kaj Aino (Raita Pihälä, Saliko, FI)
17 Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj: Ĝuinda de la komenco ĝis la fino (Josip Pleadin, KR)
19 Studcela oazo: La Granda Ursino (Mireille Grosjean, CH)
20 Célestin Freinet: reformista pedagogo (Mireille Grosjean, CH)
21 Generacioj: Geavoj kaj genepoj (Mireille Grosjean, CH)
22 Esperanto kiel familia lingvo (László Szilvási, HU)
23 Interkultura Mondo: La klubo de verda stelo (Elena Nadikova, RU; Osioka Teako, JP)
25 Kulturdomo de Esperanto en la kastelo Greziljono (Bert Schumann, FR)
26 LUDE, la unika dua etaĝo: Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme (Mónika Molnár, CH)
29 Ni vizitu Beninon! En Afriko! Ekskurso al Ganvié: Sur lago vivo eblas (Kingslim Edah, BJ)
30 Recenzoj: Padma, la eta dancistino (Luiza Carol, IL)
33 LASTE, la absolute spektakla tria etaĝo: La kongreso (Stefan MacGill, HU/NZ)
35 Solvo el la p. 13
36 Nia kultura heredaĵo: Henrik Adamson (Baldur Ragnarsson, IS)
38 Landaj Reprezentantoj – Perantoj de
Juna Amiko
39 Bildstrio: Klaŭdia (Sonmy Álvarez, BR)
Frontpaĝe: La avino Mirejo kun siaj du nepoj
Dorspaĝe: La lernejo La Granda Ursino en Svislando

ENKONDUKE

La antaŭa, kaj ankaŭ la nuna numero parte okupiĝas pri la temo GENERACIOJ. Kiam mi malkaŝis al la poeto Baldur Ragnarsson, ke sur la frontpaĝo de Juna Amiko 1/2015 estas miaj genepoj Amelia kaj Marko, li erkis al ili poemeton:

Tenas en la manoj
ovon rompiĝeman,
simbolon de la paco,
evitu ajnon preman,
Amelia kaj Marko
zorgu pri la ovo,
simbolo de la vivo
en kontinua movo.

Kaj kiam mi malkaŝis al Baldur, ke sur la frontpaĝo de la revuo Esperantista Vegetarano, kiun mi iam redaktis (kaj kiu same pritraktis la temon “paco”), estas la patrino de miaj genepoj, mia filino Linda, kun sia frato Viktor, en simila aĝo, li surprizis min per plia ĉarma poemeto:

Linda kaj Viktor
antaŭ jaroj
sendas ĉarmon
malgraŭ baroj
tempo-kreitaj
sur frontopaĝo
de gazet’ malnova,
ho juna aĝo!

Elkoran dankon, Baldur!

Pri la temo GENERACIOJ (gefiloj, gepatroj, geavoj...) okupiĝas ankaŭ la konversacia temo (p. 5), la anekdoto (p. 15), la artikolo pri cignoj (ankaŭ tiuj havas generaciojn, p. 16), Geavoj kaj genepoj (p. 20), Esperanto kiel familia lingvo (p. 21), Invitoj por Esperantaj familioj al la kastelo Greziljono (p. 22), al Kongo (p. 23) kaj Benino (p. 29), la rubriko LUDE (p. 26), la recenzo (p. 30), niaj plurgeneraciaj kongresoj (LUDE, p. 33)... Nature ne mankas la tradiciaj bildstrioj kaj rubrikoj kiel Ekstere, Kantoj, Legu kaj ĝuu, Amuza matematiko, rakontoj, recenzoj, LASTE kun esplor-tasko, la rubriko pri nia kultura heredaĵo... – Agrablan legadon!

Stano Marček
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.