3 favorites     1 comment    4 358 visits

See also...

Fabelaj mondoj Fabelaj mondoj


Mi parolos Esperanton Mi parolos Esperanton


Tuta Mondo Tuta Mondo


ELIRO Amikoj ELIRO Amikoj


Esperantojo Esperantojo


See more...

Keywords

Esperanto


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

4 358 visits


Juna Amiko 1/2015

Juna Amiko 1/2015
Enkonduke:

Karaj amikoj!

Unue la plej grava novaĵo: nia revuo Juna Amiko, kiu aperas jam 42 jarojn, nun legeblas ankaŭ en la reto!
La numeroj 0 ĝis 138 (1972 ĝis 2013) estas skanitaj kaj deponitaj en interreta biblioteko de Eventoj por publika legado en pdf-formato ĉe
www.eventoj.hu/juna-amiko.
La freŝaj numeroj aperos en la biblioteko kun 2-jara prokrastado.
Elkoran dankon al la ĉefa motoro kaj longtempa redaktoro de la revuo Géza Kurucz, nun honora membro de ILEI, kaj al Lingvostudio en Budapeŝto!
La provnumero el la jaro 1972 montras frontpaĝe blankan kolombon, simbolon de la paco, pentritan de la mondfama artisto Pablo Picasso.
Pri la PACO kaj AMIKECO parolas ankaŭ la frontpaĝa foto, Proverboj (p. 15), la artikoloj pri Norda Kabo (p. 16), Malala (p. 20), La Internacia Virina Tago en Japanio (p. 23), Kolibroj kaj ĝirafoj instruas al ni pacon (p. 39), dorsa paĝo... Nature ne mankas la tradiciaj bildstrioj kaj rubrikoj, Konversaciaj temoj, LUME, Ekstere, Kantoj, Legu kaj ĝuu, Amuza matematiko, LUDE, rakontoj, recenzoj, LASTE kun krucenigmo, informoj pri nia kultura heredaĵo... Se io tamen mankas al vi, skribu al via redaktoro

Stano Marček

La enhavtabelo estas en la sekva bildo.
(http://www.ipernity.com/doc/stano.marcek/37024930)
Translate into English

, , MIKELO (Michel Dereyger) have particularly liked this photo


Comments
 Stano Marček
Stano Marček
PS: Sur la kovrilo estas miaj du genepoj Amelia kaj Marko.
La foto ilustras citaĵon de Hubert Guézo, kiu verkas librojn pri afrika kulturo:
"Paco estas tiom rompiĝema kiel ovo en infana mano".
8 years ago.

Sign-in to write a comment.