Stano Marček

Stano Marček

Posted on 06/21/2012


Photo taken on June 21, 2012


See also...

Esperanto 125 jaroj Esperanto 125 jaroj


Esperantistoj-Ĵurnalistoj Esperantistoj-Ĵurnalistoj


Mi parolos Esperanton Mi parolos Esperanton


Saluton el Esperantujo! Saluton el Esperantujo!


L'école de demain L'école de demain


Bibliografio de Esperanto Bibliografio de Esperanto


instruistoj kaj lernantoj instruistoj kaj lernantoj


Esperantujo Esperantujo


See more...

Keywords

Esperanto


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

2 093 visits

Lingva helpejo

Esperanto en Lingibli

Esperanto en Lingibli 

En la julia-aŭgusta numero de la revuo Esperanto (presata) aperos jena artikolo de Uwe Stecher:

Lingibli – Nova lingvo-lernprogramo ankaŭ en Esperanto

Novaj elektronikaj helpiletoj konkeras niajn poŝojn: la plurfunkciaj telefono kaj tabulkomputilo kun la operaciumoj iOS (Apple) aŭ Androido (Google).
Eĉ akra kritikanto de la telefona kaj soci-reta manioj, kiuj laŭ la opinio de multaj pro sia supraĵeco malhelpas sincerajn kaj profundajn kontaktojn, ofte post la unua elprovo ekamas la malgrandajn aparatojn. Per ili ni povas interalie foti, uzi mapojn por migrado kaj vojaĝoj, admiri la noktan ĉielon per Google Sky, legi e-librojn. Eblas nombrego da aliaj utilaj aferoj, kaj jes: ankaŭ kontakti verajn amikojn aŭ trovi novajn. Esperantistaj pioniroj estis Jacob Nordfalk, kiu publikigis la Android-programeton Muzaiko por aŭskulti radion en Esperanto, kaj Chuck Smith, kiu programis popularan ludon por la aparatoj de Apple. Bone por la diskonigo de Esperanto estas, se ekstermovada entrepreno aŭ produkto uzas la Internacian Lingvon. Kiel ekzemple la interesa, nova lingvo-lernprogramo Lingibli. La programo estas lernilo por pluraj sensoj: oni povas legi vortojn kaj frazojn, aŭdi la ĝustan prononcadon kaj ankaŭ eblas moviĝi dum la lernado. Tiun ĉi lastan lernmetodon la uzanto realigas per memelpresitaj kartetoj, kiujn oni povas fiksi al la koncerna objekto (lampo, tablo...); la karteto montras la vorton kaj QR-kodon, kiu ludigas la sondokumenton de tiu ĉi vorto. Per tio eblas ankaŭ serĉ-ludo por lernigi infanojn. Lingibli nun disponeblas en 20 lingvoj.
Ĝi ne estas vortaro aŭ kompleta lingvokurso ĝis certa nivelo.
La celo estas prezenti la plej gravajn vortojn kaj frazojn en amuza kaj alloga maniero. Ekzistas ja multaj homoj kiuj deziras havigi al si bazan vortstokon kaj parolturnojn de fremda lingvo, sen studado de gramatiko. La baza pakaĵo estas senkosta kaj enhavas 35 frazojn kaj printeblan paĝon kun 20 QR-kodoj; kompleta lingvo-datumaro kostas preskaŭ 4 eŭrojn. La programo estas elŝutebla ĉe la „App Store“ aŭ „Google Play“ (iama „Android Market“), la baza senpaga Esperanta pakaĵo ĉe www.eo.lingibli.com.
La parolturnaro estas tre praktika (ekz. „manĝi kaj trinki“, „vojaĝoj“, „emocioj“). Uwe Stecher

Al la ĉi-supra artikolo de Uwe Stecher mi aldonas kelkajn pliajn informojn:

La iniciatinto de la projekto, s-ro Milan Schnorrer, estas slovako, loĝanta en Bratislava. Mi kontaktis lin kaj proponis aldoni al la projekto Esperanton. Li kun entuziasmo akceptis tion, kaj ni ekaboris. Mi tradukis diversajn vortojn, frazojn kaj komputilajn ordonojn al Esperanto (estis vastaj tabeloj), donis ilin por kontrolo al la komputila fakulo Yves Nevelsteen (aŭtoro de Komputeko), kaj sekve voĉlegis la vortojn kaj frazojn, por ke oni povu aldoni krom la tekstoj ankaŭ la Esperantan elparolon. En tiuj ĉi tagoj oni kompletigis ĉion, kaj Esperanto fariĝis plene funkcianta konsistaĵo de la projekto!

Por konatiĝi kun la projekto bv. viziti la paĝon www.lingibli.com. Se vi maldekstre elektos ekz. la germanan (Ich spreche) kaj ke vi volas lerni Esperanton (Ich möchte lernen), vi povas dekstre elŝuti la bazajn senpagajn etikedojn. Sekve vi povas elekti, ĉu vi deziras uzi Ipod aŭ Android ktp.

Simile esperantistoj povas helpe de Esperanto, ĉe eo.lingibli.com, lerni kiun ajn lingvojn. Fakte de ĉiu lingvo oni povas elekti kiun ajn.

Mi petis kelkajn pliajn informojn de s-ro Schnorrer, kaj eksciis ke:
– La koncepto de Lingibli estas klarigita ĉi tie: youtu.be/zEHOfMBDH9I
– Ekzistas ankaŭ paĝo por infanoj: en.lingibli.com/kids
– Ĝis nun la aplikaĵon por Iphone elŝutis pli ol 25 000 uzantoj, por Android pli ol 7500.
– Ĉiun lingvon devas aprobi Apple, kiu antaŭ nelonge aprobis ankaŭ la Esperantan pakaĵon.
– Lingibli fariĝis ĉi-printempe la plej populara reta kleriga programo en Argentino kaj Hispanio. Oni faris pri ĝi raporton ĉe video.foxnews.com/v/1510610477001/tapped-in-iphone-foreign-language-apps

Amike salutas

Stano Marček

Ivar, rozo, giorgosesper and 2 other people have particularly liked this photo


Comments
Thierry Salomon
Thierry Salomon
Bonege! Sed "international" anstataŭ "universal" pli taŭgus sur la reklama bildo.
5 years ago.
Dr. Molnár Lajos
Dr. Molnár Lajos
Dankon kaj gratulon al la redaktantoj kaj organizantoj. Esperanto ja devus aperi ankaŭ inter la ne-esperantistoj...
5 years ago.
Maidi
Maidi
Dankon, tre interesa
5 years ago.
Margarita Savova
Margarita Savova
Dankon!
5 years ago.
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch
Kvankam la jubileo preskaŭ finiĝas, tamen, kiel oni diras "neniam estas malfrue". Bona akcio kaj estos utila, sed utiligu por neesperantistoj, kiel jam rimarkis Ludoviko prave.
Al la projekto mi dezras plenan sukceson!
5 years ago.